Novaĵoj

Aliĝu al la instruista trejnado en Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-03-05 21:56:02

 

 

 

 

INSTRUISTA TREJNADO
en la kunlaboro de la Interlingvistikaj
Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon kun la kontribuo de Edukado.net, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.
La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 14-20.09.2019, la dua 01-07.02.2020) kaj intertempan hejman laboradon, retajn taskojn kaj konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj fine pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2020. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.
Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).
Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro.
Informo kaj aliĝo: interlin(ĉe)amu.edu.plikoutny(ĉe)amu.edu.pl.

El la Programo
Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Ilona Koutny, Zsófia Kóródy):
Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instrupocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.)
Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonaĵoj, filmoj ĝis retkursoj)
Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, István Ertl, Ilona Koutny):
Tiklaj punktoj de Esperanto-gramatiko
Ĉefaj periodoj kaj verkistoj de Esperanto-literaturo
Plej gravaj eventoj de la historio de Esperanto
Lingva trejnado (per testoj)
Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj.

La jarraporto pri 2018 estas preta Al la listo Interkulturaj diskutoj en Poznano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.