Novaĵoj

Programoj kaj ebloj dum la pandemio

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-12 14:06:19

Estimataj membroj de edukado.net, karaj kolegoj. 

Mi esperas, ke vi ĉiuj bone fartas, sen perdoj kaj sen malsaniĝoj vi transiris bone la ĝisnunan periodon de la pandemio. Ni konscias, ke ĝi ne finiĝis ankoraŭ, ke en pluraj landoj la viruso ĝuste nun vaste kaj amase akiras siajn viktimojn. Kuraĝon al la koncernuloj!

La reguloj kaj prevent-paŝoj, la socia distanciĝo al ni ĉiuj ŝanĝis la vivon, aldonis multajn pliajn taskojn kaj samtempe igis nin ŝanĝi niajn vivkutimojn kaj rimedojn, ekzemple de interkomunikiĝo kaj partopreno en niaj sociaj cirkloj. 

Avantaĝo estas, sendube, ke la uzo de la virtualaj rimedoj nekredeble kreskis, kaj precipe por nia komunumo, tutmonde disŝutita, malfermas novajn eblojn kaj donas novajn ideojn. Kadre de nia Ekparolu!-programo ankaŭ ni komencis gvidi virtualajn grupajn lecionojn, kiujn partoprenas kaj lernantoj de Esperanto kaj instruantoj, kiuj observas la laboron kaj kontribuas laŭ siaj ebloj. 

En la pasintaj monatoj mi, Katalin, partoprenis en multaj virtualaj aranĝoj, kien oni invitis min prelegi, kontribui. La plej lasta estis la unutaga virtuala kongreso de niaj aŭstraliaj samideanoj, kie mi kontribuis per prelego pri Gravaj eroj pri instruado de Esperanto.

Nun eblas spekti la filmon pri tiu ĉi kaj pri la aliaj prelegoj kaj kontribuaĵoj. En la prelego mi farigis enketon, kaj ĉi-sube vi povas trovi ligilon al ĝi, por ke vi komprenu pri kio temis. Post la prelego mi kompilis aldonan skriban materialon, klarigante multajn demandojn de la enketilo kaj respondante al demandoj, kiuj atingis min post la prelego. Se vi spektos la filmon, bv. ne pretervidi tiujn aldonaĵojn. 

Mi deziras atentigi vin pri iu alia enketilo, kies respondojn mi deziras inkludi en artikolon, kiun mi verkas por la nova versio de la Manlibro pri instruado de Esperanto, aperonta fine de la somero. Kiel mi anoncis, la respondintoj al la enketilo ricevos baldaŭ la koncernan artikolon, antaŭ ol ĝi publike aperos en la libro. 

Do, bonvolu sekvi niajn agadojn, partopreni en multaj virtualaj Esperanto-aranĝoj, kiuj tre verŝajne riĉigos vin kaj kontaktigos vin kun aliaj grupoj kaj homoj, ol kun tiuj, kiujn vi povus atingi sen la pandemio. 

Amike kaj bondezire, Katalin Kovats, redaktoro 

Jen sube kelkaj ligiloj, pri la menciitaj aferoj

Gravaj eroj pri Instruado de Esperanto  YouTube-filmo  prelego de Katalin 
Dumprelega enketilo  Ligilo Solvebla nur ĝis la 8a de julio.
Postprelega dokumento kun analizoj  PDF  
Aliaj prelegoj de la aŭstralia kongreso  Hejmpaĝo   

Grava enketilo pri la lingvolernaj kutimoj kaj uzo de 

retaj ebloj, apoj ktp. 

Enketilo  Viva nur ĝis la fino de junio.
(Kronvirusaj) Intervjuoj de Katalin  FILMEJO  jam 14 intervjuoj
Eventa Servo Hejmpaĝo  por trovi eventojn 
     
     
     
Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj Al la listo Kiel informiĝi pri kursoj kaj eventoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.