Novaĵoj

Interlingvistikaj Studoj en anglalingva informilo en Pollando

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-09 11:44:12

En la anglalingva informilo pri studeblecoj en Pollando (http://www.studyinpoland.pl/) troveblas informoj pri la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (p. 41). Kvankam estas eraroj (ekz. la studkotizo), ĝi diskonigas interlingvistikon en la studenta medio.
Ĉu estos partoprenantoj por la sekva grupo, kiu povus starti en septembro 2011?
Tio dependos tamen nur de esperantistoj!
Ni atendas aliĝojn de personoj, kiuj volas pliprofundigi siajn sciojn pri interlingvistiko kaj esperantologio kaj profesiiĝi pri Esperanto-instruado.

Limdato: la 15a de aŭgusto.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
ikoutny(ĉe)amu.edu.pl
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Pliaj novaj funkcioj kaj grava peto! Al la listo Interlingvistika konferenco en Estonio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.