Novaĵoj

Startis la magistra programo en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2022-12-07 15:45:10

  En novembro 2022 startis la 2-jara magistra (master) programo pri interlingvistiko kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado en la Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando.
 En la programo de tiuj ĉi unikaj studoj (vidu la informojn en la anglaen Esperanto) troviĝas i.e. lingvistikaj studobjektoj (tipologio, lingvopolitiko kaj lingvistika priskribo de Esperanto) kaj interkultura komunikado (en Esperanto), krome studobjektoj de informmastrumado (en la angla).
   La pioniraj studentoj (el Ĉinio) alvenis antaŭ du semajnoj en Poznano. Surloke helpas al ili polaj studentoj. Prof. Rafał Witkowski, vicrektoro de AMU, akceptis ilin varme en la rektora salono kaj donis al ili donacojn (foto: http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/blog.html#magistraj22). Ili interesiĝeme sekvas la kursojn, kiujn instruas mgr. Michael Farris, d-rino Ida Stria kaj prof. Ilona Koutny.
Jam nun pripensu aliĝon en la sekva jaro aŭ trovu junulojn, kiuj regas Esperanton en nivelo B2 kaj volas akiri vaste utiligeblan magistran diplomon.

Informis: Prof. Ilona Koutny

Dek du novaj personoj en la Panteono Al la listo Komenciĝis la C2-retaj KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.