Novaĵoj

Pri Esperanto en Nowy Sącz kaj Karlskoga

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-12 19:59:52

Du edukcelaj Esperanto-novaĵoj aperis en lokaj ne-Esperanto-gazetoj kaj retaj portaloj.

Kvakam la tekston eble mi ne perfekte komprenas, la personojn, ĉefrolantojn kaj ilian laboron bone konas kaj aprecas.
TV-NC el Nowy Sącz (suda Pollando) raportas pri multmombra kurso, okazigata en grupo de Universitato de Triaaĝuloj, gvidata de Jolanta Kieres (membro de www.edukado.net), kiu partoprenis en la Partnera Projekto „Lernado dum la tuta vivo” de Grundtvig-programo 2009-2011 (subtenata de la Eŭropa Unio kaj organizita de PEA, E@I kaj ICH kun la partopreno de www.edukado.net kaj ILE), organizata de Halina Komar.
Jolanta, kvankam profesie kuracistino, gvidas plurajn kursojn por plenkreskuloj kaj instruas Esperanton ankaŭ en pluraj lernejoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. En la raportfilmeto Jolanta parolas pri la praktika uzeblo de Esperanto, siaj vojaĝoj helpe de la lingvo. Ekparolas ankaŭ  Francoise Badoux, svisino, gastanta regule en Pollando kaj vizitante la kurson.

Vidu mem la programon: Z wizytą u esperantystów kaj legu la artikolon sube (en la pola :-)

 

Esperanto estas lingvo por tuta mondo

La alia novaĵo venis el Svedio, kie la loka gazeto de Karlskoga prezentas Lars Forsman (unu el nia premiito de la Panteono) kaj lian novan libron, kiun ni antaŭ du semajnoj aperigis en nia Katalogo.

Lars Forsman nun estas emeritulo, sed inter la jaroj 1985 - 2003 instruis Esperanton en la Popolaltlernejo de Karlskoga. Dum tiuj jaroj li havis lernantojn de 39 diversaj nacioj en siaj klasoj i.a. Japanio kaj Ĉinio.

Vidu kaj,  se vi kapablas, legu la artikolon En bok om språket esperanto en Karlskoga Tidning kaj ne mistrafi legi ankaŭ la prezenton de la libro en nia Katalogo.

 Korajn gratulojn al la du kolegoj.

Edukado.net en Facebook Al la listo Pliaj novaj funkcioj kaj grava peto!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.