Novaĵoj

Du-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2023-05-09 19:42:48

En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias la internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj.
En la studjaro 2022/23 startis la unuan fojon la 2-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko por internacia studentaro enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj).

Ĉu vi volas:
• altnivele (C2) scii Esperanton kaj la anglan?
• akiri sperton en tradukado inter la du lingvoj?
• superi la problemojn en interkultura komunikado?
• studi internacian lingvopolitikon?
• analizi la esperantan gramatikon kun ĝiaj specifaĵoj en komparo kun aliaj lingvoj?
• koni esperantajn literaturon, kulturon kaj movadon en monda kunteksto?
• konatiĝi kun konstruitaj lingvoj el la pasinteco kaj nuntempo?
• spertiĝi en la uzo de komputiloj por lingvaj taskoj (fontoj, vortaroj, retejoj, tradukprogramoj ktp.)?
• studi en internacia grupo?
• ekkoni la ĉiutagan vivon en Pollando?

tiam elektu la magistrajn studojn pri interlingvistiko de AMU, en la alloga universitata urbo Poznano (duonvoje inter Berlino kaj Varsovio)!

La surlokaj 2-jaraj studoj valoras 120 kredit- poentojn kaj donas magistran (master) titolon.

La lingvistikaj studobjektoj estas en Esperanto, tiuj pri informmastrumado en la angla. Anglalingvanoj povos studi alian lingvon anstataŭ la angla.

Klaku al la vortoj, kiuj gvidas vin al la koncernaj paĝoj kaj informoj.

por pliaj Informoj
por la Aliĝo ekde la 1a de junio
Konsultu la lernolibrojn de la Studoj:

Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj - retaj sesioj Al la listo Forpasis Marcel Leereveld en Aŭstralio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.