Novaĵoj

NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto!

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-25 23:44:21

                 

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ŝanĝas la formaton de la 42-a sesio en 2011!

Anstataŭ la tri-semajna daŭro, NASK okazigos mallongan sesion de nur sep tagoj de intensa instruado dum la usona feria semajno de la 4-a de julio (2-10-a de julio 2011). Tiu ŝanĝo estas farita por allogi la lernantojn kiuj ne havas sufiĉe da feria tempo aŭ mono por pli longa sesio. La loko - la sunplena kampuso de la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) - restas la sama. Ĉiu inter la aĝoj 16 kaj 96 (aŭ eĉ pli) de ĉie en la mondo estas bonvenaj!

Pli detelan prezenton de la kurso vidu en la KURSEJA anonco.

Intervjufilmo kun K. Kováts pri la ekzamenoj Al la listo 700 membrokontoj kaj 500 korespondanoncoj forigitaj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.