Novaĵoj

Kiel helpi al la movado en Indonezio?

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-31 19:30:45

Du instruvojaĝoj al Indonezio havas kiel sekvon ke nun en pluraj insuloj estas homoj kiuj scias pri Esperanto kaj eĉ eklernis ĝin, kaj
en du urboj estas aktivaj kluboj (kaj en aliaj urboj oni provas starigi klubon aux almenaŭ kune lernas). Tamen la movado en Indonezio ankoraŭ nek grandas nek fortas, kaj bezonas nian helpon. Estas pluraj manieroj tion fari.
 

Eblas sendi librojn al la kluboj, precipe anglalingvajn lernolibrojn kaj vortarojn, sed ankaŭ bazajn librojn (ekz. PIV, la Fundamento aŭ
malgrandaj (bild)vortaroj). Petu min pri la adresoj.

Alia ebleco estas helpi 'kanutigi' indonezianojn. Estas pli da indonezianoj kiuj meritas fariĝi UEA-membro ol la Fondaĵo Canuto povas
subteni. Pluraj el tiuj indonezianoj jam sciigis al mi ke se ne eblas ricevi papere, por ili sufiĉas ricevi retan abonon al la revuo
Esperanto. En tiu kazo, membriĝo kostas nur 12 eurojn kaj eblos donaci ĝin al pli da homoj. Se vi volas tion fari, bv. ĝiri vian subtenon al la Fondaĵo Canuto kun mencio 'por indonezianoj'.
 

Alia plano estas venigi almenaŭ po unu indonezianon al UK kaj IJK ĉi-jare. Pluraj indonezianoj jam revas pri UK aux IJK, kaj pretas mem kontribui, sed la tuta kosto estas simple tro alta por ili. Helpu al ili kaj ĝiru al la konto 'azio' de UEA kun mencio 'indonezianoj al
UK/IJK', por ke, fine, denove estu iu(j) el tiu grandega lando en niaj plej gravaj kongresoj. Antaŭdankon ilianome.
Por pliaj informoj, bv. retumi al heidi.goes[cxe]gmail.com
Heidi Goes
Belgio
https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/blogo/alvokopeto
(en la sama retejo ankau trovighas fotoj de la du vojaghoj)

Volontulo serĉatas por Tuluzo Al la listo Intervjufilmo kun K. Kováts pri la ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.