Novaĵoj

Enkonduka seminario por Cseh-instruistoj en Belgrado

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-06 12:30:09

Beograda Esperanto-Societo kunlabore kun turkaj esperantistoj en januaro 2011 organizis enkondukan seminarion por estontaj Cseh-instruistoj.

La seminarion gvidis la konata Cseh-instruistinoTereza Kapista kaj ĝin partoprenas tri turkaj kaj ok beogradaj esperantistoj.

Espereble la partoprenintoj de tiu ĉi enkonduka semianrio daŭrigos siajn studojn kaj trapasos ankaŭ la diplomigan seminarion kaj kun la akiritaj spertoj gvidos multajn kursojn en sia lando, kie mankas Esperanto-instruistoj.

Raportis: Dimitrije JANIČIĆ

Intervjuo kun la Esperantisto de la jaro 2010 Al la listo Volontulo serĉatas por Tuluzo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.