Novaĵoj
Bone progresas la provekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-03-19 01:12:12
Ni informas vin, ke meze de marto nia retejo komencis la provekzamenadojn.
Ĝis la fino de la unua semajno aliĝis 52 personoj el 21 landoj.
La plej multajn test-provantojn ni havas el Britio (7), sekvas ilin Francio kun 6 provantoj, Ĉinio kaj Hispanio kun po 5, Japanio kun 4, kaj Argentino, Brazilo, Indonezio, Usono (3), ...
Subtenu ekzerc-retejon por la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-02-13 22:52:04
Komuna Gazetara Komuniko de UEA kaj edukado.net
Edukado.net kun subteno de ESF kaj UEA decidis plukonstrui ekzamenretejon, per kiu eblos ne nur ĝui diversajn interagajn ekzercojn, sed ankaŭ taksi sin por la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Gvidas la laborojn Katalin Kováts, direktorino de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) de UEA kaj redaktoro de Edukado.net.
Por la okazigo de provekzamenoj en 2024 la projekto bezonos plian investon de 2000 EUR. UEA pretas donaci sumon...
Premio La Torre
Kategorio: Movado; Dato: 2024-02-05 22:40:43
Premio La Torre
Omaĝe al Profesoro Mauro La Torre (1946 – 2010), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj li laboris. Profesoro La Torre estis Prezidanto de ILEI (1998 – 2003).
En 2011 la Komitato de ILEI elektis lin honora membro de ILEI.
La esplor-kampoj por la konkurso estas:
Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
Interkultura edukado per Esperanto
Instruado de Esperanto kaj iloj por...
Forpasis Profesoro Wim Jansen (NL)
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-02-05 20:22:56
La 2an de februaro 2024 forpasis profesoro Wim Jansen, nederlanda esperantisto, lingvisto, (1948-2024), emerita profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.
Kolego Jansen ne nur en sia oficperiodo en Amsterdamo, sed ankaŭ poste plurfoje kunlaboris kun nia redaktoro kun la celo kunordigi internaciskale la enkondukon de la fako interlingvistiko en universitatoj diverslande. Nia redaktejo regule ricevis materialojn kaj rajtojn por aperigo de liaj prelegoj, artikoloj kaj studoj.
Wim Jansen plurfoje donacis vortarojn kaj...
Ekparolu! en la jaro 2023
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-01-13 20:17:06
Ni fiere informas la membraron pri tio, ke nia programo Ekparolu! estas ankoraŭ la plej populara kaj utila parto de nia retejo.
Ekde ĝia starto en 2016 ĝis la jarfino 2023 niaj geonkloj okazigis 4522 sesiojn .
En tiu ĉi jaro la genevoj povis ĝui 514-fojojn helpon, ofte multe pli longe ol dum 30 minutoj.
El la 99 geonkloj ĉi-jare laboris 41 geonkloj, el...