Novaĵoj

TERMINOLOGIA KONKURSO 2014 POR STUDENTOJ

Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-09 17:58:12

Ĉu vi estas studento? Ĉu vi membras ĉe TEJO aŭ/kaj UEA? Ĉu vi emus lerni pri terminologio? Aliĝu al la Terminologia konkurso kaj vojaĝu al Vieno! Per la konkurso vi povas gajni subvencion por unusemajna eŭropsomera terminologia kurso en Vieno, Aŭstrio (14-a ĝis 18-a de julio 2014). La subvencio valoras ĉirkaŭ 1000 eŭrojn. Limdato por aliĝi al la konkurso: 31-an de marto Detalojn kaj la kondiĉojn de partoprenado vi trovos en la oficiala informilo : http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado_konkurso2014.pdf Aliĝu...

Legi pli...

Esperanto-libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-05 23:25:17

Danke al la iniciato de la emerita profesoro Wim Jansen, la nuna katedrulo pri Esperanto kaj Interlingvistiko prof. Federico Gobbo organizos ekspozicion de la Esperanto-Libro en la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kune kun la bibliotekistoj kaj kunlabore kun la Centra Oficejo de UEA. La biblioteko laŭvice gastigas ekspoziciojn de libroj verkitaj en la lingvoj instruataj ĉe la Fakultato, ekzemple la itala. Esperanto profitas tiun ŝancon unuafoje. La libroj estos prezentitaj per slipoj en la nederlanda kaj Esperanto. Esperantistoj estas invitataj partopreni en la malfermo de la ekspozicio, kiu okazos ĵaŭdon, la...

Legi pli...

Koreaj instruistoj lernas Esperanton

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-12 11:43:10

Unua vintra staĝo de LLG-oj en Koreio. De la 3a ĝis la 7a de januaro 2014 okazis en Seŭlo la unua vintra staĝo de Libera Lernejo por Geknaboj (LLG-oj). Ĉirkaŭ 15 geinstruistoj partoprenis. La celo estis lerni pli pri Esperanto. LLG-teamo organizis staĝon kaj Ana-Sonĝanta kaj Michel Fontaine (el la « Feliĉa Lernejo » de Goisan…) gvidis kursojn. Ĉiuj matenoj estis dediĉitaj al studado de Esperanto. Posttagmeze okazis ekskursoj kaj vizitoj al interesaj lokoj, preparo de internaciaj receptoj, kaj eĉ konferenco de iu korea kuracisto...

Legi pli...

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-10 16:43:00

Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio (1-7.02.2014) en la Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, kun partopreno de dudeko da gestudentoj el 10 landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po 2 el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Rusio, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio). La populara kaj diskutiga kurso de prof. H. Tonkin pri nuntempa Esperanto-movado estis publika kaj allogis ankaŭ gastojn. La sesio estis la lasta por la tri-jara interlingvistika grupo , kie persista dekopo laboris en tri specialiĝoj: ...

Legi pli...

UEA-anonco: Programo de Seminario pri AMO numero 1

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-09 13:58:15

                                    Pliajn detalojn legu en la PDF-dosiero.

Legi pli...

1 ... 29 30 31 32 33 34 35 36 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.