Novaĵoj

Lerni, spertiĝi kaj postkurse turismi sur Esperanto-Insulo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-10-07 08:20:19

Ni volas atentigi vin pri grava kursaro, okazonta dum unu monato (11a de januaro ĝis la 12a de februaro) en Ĉinio, sur Esperanto-Insulo . Ĉefaj kursoj : INTENSA BAZA KURSO laŭ la BEK-metodo -- Dennis KEEFE, (Usono/Ĉinio) METODIKO -- Instruista trejnado -- doktorino Katalin KOVÁTS, Hungario/Nederlando) Universitataj kursoj ALFRONTI MILITON -- Profesoro Ron GLOSSOP, Usono. ...

Legi pli...

Seán Ó Riain - multlingva ambasodoro de lingvoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-27 12:53:46

Ni publikigas 10-minutan intervjuon en la angla farita kun Seán Ó Riain fare de British Council, Bruselo, kadre de la projekto "lingvoambasadoroj" (language ambassadors) por la retejo "poliglotti4.eu". La programo aperis okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj. Seán sukcesis iom paroli pri Esperanto, kaj aparte pri ties lernfaciligaj ecoj. Venu vidi kaj gratuli al Seán. Vi trovos ĝin rekte en la FILMEJO .

Legi pli...

Novaĵoj el Poznan: Interlingvistikaj Studoj kaj Simpozio, freŝdiplomitoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-26 23:53:41

La 5-an fojon komencis siajn 3-jarajn studojn nova grupo ĉe la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) la 17-an de septembro. La 19 partoprenantojn el 10 landoj (5 el Brazilo, po 3 el Hungario kaj Svislando, 2 el Pollando, po unu el Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Rusio kaj Usono) salutis la vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Jerzy Kaliszan. Li emfazis la unikecon de la jam interlingvistikaj studoj bone instalitaj en la Novfilologia Fakultato kaj la ĝojon, ke ĝi altiras partoprenantojn el diversaj landoj. La...

Legi pli...

KER-atestiloj en Braziljo: virtuala interveno dum la reala festo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-18 22:28:01

KER-atestiloj estis feste enmanigitaj en Braziljo kun virtuala ĉeesto de Katalin Kováts La 18an de septembro, antaŭtagmeze Katalin Kováts faris fulmrapidan ir-revenan vojaĝon al Brazilo por ĉeesti la transdonon de la KER-atestiloj al la 23 sukcesintoj de la juliaj ekzamenoj en urbo Braziljo . Tiu mirindaĵo eblis danke al la progreso de teknologio, pere de Skajpo. La transdono de la atestiloj okazis dum la 14a Jara Renkontiĝo de TEK-Taguatinga Esperanto-Klubo, urbo apuda al Braziljo, je la ĉeesto de ĉirkau 80 lokaj esperantistoj, en la registara mezlernejo Ave...

Legi pli...

Daniel Biro-Walker forpasis .....

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-10 13:23:33

Nia amiko, kolego, membro de edukado.net, Daniel Biro-Walker forpasis la 9an de septembro 2011. Daniel estis tre aktiva esperantisto, multe agadis por la Internacia Lingvo. Li partoprenis multajn kongresojn, staĝojn, renkontiĝojn, plurajn el ili li mem organizis. Li agadis por lernu.net kiel korektanto, agadis en Grezijono kiel volontulo. Danke al Daniel la klubo de Quetigny, apud Diĵono, disvolviĝis kaj grandiĝis., la urbo informiĝis pri Esperanto. Li lernigis multajn novbakitajn esperantistojn. Li multe agadis ankaŭ por la renkontiĝoj kaj kunagado de la...

Legi pli...

1 ... 51 52 53 54 55 56 57 58 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.