Novaĵoj

Francujo importas de Brazilo lernolibrojn de Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-04 17:29:26

Komence de septembro 2011Unuiĝo Franca por Esperanto importis de Brazilo 45 ekzemplerojn de la lernolibro Esperanto por Lernejaj Klasoj , de Josias Barboza. La lernopakaĵo konsistas el volumoj 1 kaj 2 de la lernanto kun son-lumdiskoj kaj la koncernaj gvidlibroj por instruistoj. Ĝin eldonis Unio Planeda kaj Brazila Esperanto-Ligo. www.lernejajklasoj.net Multe kontribuis por tiu elekto la teknikaj kaj didaktikaj ecoj de la lernopakaĵo, taŭga por unulingva grupa lernado, kaj la favoraj recenzoj de Katalin Kováts, Stefan MacGill kaj Gražina Opulskiene, publikigitaj respective en la revuo Esperanto (Decembro 2010), en la poreduka portalo...

Legi pli...

KER-atestiloj el la manoj de itala vic-ministro

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-04 00:26:33

                                                 *** Dum la 78a Itala Kongreso (kie okazis ankaŭ KER-sesio ) Katalin Kováts, en la ĉeesto kaj asistado de la itala vicministro de transporto Bartolomeo Giachino, transdonis al Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia iliajn kaj 77 aliajn brazilajn KER-atestilojn. La gesinjoroj Grattapaglia post kelkaj tagoj alvenos kun la dokumentoj al Brazilo, kaj transdonos kvindekon da ili en São Paulo  kaj...

Legi pli...

Grandega festo honore al Claude Gacond

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-31 12:43:40

Honore al la 80-jara naskiĝdatreveno de la fama kaj meritplena svisa Esperanto-pedagogo Claude Gacond la 27an de aŭgusto 2011 Svisa Esperanto-Societo (SES) organizis festotago n. La ceremonio okazis en la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kie la centro de dokumentado kaj riĉega Esperanto-librokolekto (CDELI) lokiĝas kaj kie Claude Gacond de 50 jaroj kiel unu el la fondintoj ankaŭ nuntempe aktivas. La pli ol 100-persona festantaro venis el 10 landoj. Claude Gacond estis salutata de la prezidanto de la urba ekzekutiva konsilio Pierre-André Monnard kaj de...

Legi pli...

Civilsocia Platformo pri Multlingveco plurfoje pozitive referencas al Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-30 08:42:24

En Bruselo, ĉe la Eŭropa Unio, en julio 2011 estis publikigita grava raportdokumento pri multlingveco ene de la EU. Danke al la tre aktiva kunlaboro de pluraj esperantistaj lingvistoj kaj fakuloj sub la gvido de Seán Ó Riain Esperanto kaj ties pozitiva rolo en la lernado de aliaj lingvoj ricevis lingvopolitike gravan agnoskon ĉe la Eŭropa Unio . La rekomenddokumento “Politikaj Rekomendoj por la Antaŭenigo de Multlingveco en la Eŭropa Unio” estas detala raporto (140 paĝoj), kiun kune verkis 29...

Legi pli...

Fine de la someraj KER-sesioj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-28 15:29:23

La 23an sesion de la KER-ekzamenoj, okazigita dum la Itala Kongreso en Torino fine de aŭgusto 2011, partoprenis 19 kandidatoj el 7 landoj.  La ekzamenojn je B2 (3) kaj C1 (16) niveloj trapasis 13 personoj el Italio, po unu el Barato, Francio, Israelo, Rumanio, Finnlando kaj Hungario. Per tiu ĉi sesio Italio transprenis la trian lokon de Germanio kaj postlasis ankaŭ Nederlandon en la monda statistiko de ekzamenoj, kiun vi povas elŝuti en la statistiko-paĝo . Ĝis nun entute 520 personoj trapasis ekzamenojn ene de la nova KER-sistemo. ...

Legi pli...

1 ... 52 53 54 55 56 57 58 59 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.