Novaĵoj

Inter utopio kaj realo: ekspozicio pri Eo kaj Volapuko en Munkeno

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-15 17:01:23

Inter utopio kaj realo: Konstruitaj lingvoj por la tutmondigita mondo Sub ĉi titolo Bavara Ŝtata Biblioteko en junio 2012 aranĝos ekspozicion kaj invitos al simpozio. Ĉi aranĝojn surlokajn kompletigas akompana volumo kaj virtuala ekspozicio sur la ret-paĝoj de Bavara Ŝtata Biblioteko. Per tio ni memorigas pri du jubileoj: En 2012 okazos la 100a dat-reveno de la morto de prelato Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de la plan-lingvo Volapük.    La pli sukcesa plan-lingvo Esperanto fariĝos 125-jara: en 1887 aperis la unua lerno-libro de „Internacia Lingvo“ de Lazar Markovič Zamenhof....

Legi pli...

Liberaj postenoj ĉe Juna amiko

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-10 11:17:27

ILEI de multaj jaroj eldonas tiun revuon por junuloj kaj lernantoj; ĝi aperas trifoje jare sur 52 paĝoj. Per alia mesaĝo, ni komunikis vaste tra la movado pri la deziro de nia longtempa redaktoro Geza Kurucz retiriĝi fine de 2011. Pro tio, kaj pliaj evoluoj, ni serĉas novajn redakcianojn kaj rubrikestrojn. Proponojn kaj sinproponojn bonvolu direkti al stefan.macgill-che-gmail.com.   *Du redaktoroj: * Ni serĉas du redaktorojn, kiuj dividos la respondecon inter si (plej verŝajne ĉiu redaktoro prizorgos 26 paĝojn ;ĉiunumere). Ni bezonas homojn kun firma rego de...

Legi pli...

ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-08 21:23:03

Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj en la valoro de 250 eŭroj, por helpi al precipe junaj kursanoj el malpli pagipovaj landoj mildigi la kurs- kaj vojaĝ-kostojn de la partoprenado. Prioritaton oni donis al tiuj, kiuj povis demonstri klaran intencon aktive instrui la lingvon poste aŭ eĉ dume. Spertoj el tiuj jaroj montriĝis pozitivaj – kelkaj subtenitoj nun aktive instruas; iuj ludas pliajn aktivajn rolojn, ĉu en junularaj, lokaj...

Legi pli...

Facila Vento - nova retejo por komencantoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-02 10:25:24

Nova paĝaro estas lanĉita en Brazilo. Ni konsilas al ĉiuj instruistoj kaj gepatroj de denaskuloj viziti ĝin, trastudi kaj stimuli la ekuzon de la materialoj. La lanĉinto bonvenigas ankaŭ kontribuojn. Citaĵo de la sinprezento: La propono de Facila Vento estas liveri senpage al la komencintoj tekstojn adaptitajn de aliaj fontoj. Facileco: la tekstoj estos verkitaj nur per la 700 plej oftaj radikoj de la grupoj BRO-1 ĝis BRO-5 de la BAZA RADIKARO OFICIALA de la AKADEMIO DE ESPERANTO. Eble poste ni povos oferti...

Legi pli...

Lernu.net atingas sojlon de 100 000 registritaj uzantoj!

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-30 05:48:01

Ni publikigas la novaĵleteron de ESF: Ni kun granda plezuro informas vin pri gravega mejloŝtono por Lernu.net: ĝi ricevis sian 100-milan registritan uzanton! ESF elkore dankas ĉiujn kunlaborantojn de lernu!, kaj ankaŭ ĉiujn esperantistojn, kies malavaraj donacoj kontribuis al tiu ĉi sukceso. Fakte, Lernu.net estas unu el la plej ambiciaj kaj sukcesaj projektoj sponsoritaj de ESF, kaj tiu jubileo estas grandega atingo ne nur por nia fondajxo, sed ankaŭ por la tuta Esperanto-komunumo. ESF fieras, ke nia financa subteno ebligis la ekeston de tiu ĉi unika kaj plej vizitata Esperanto-retejo en...

Legi pli...

1 ... 56 57 58 59 60 61 62 63 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.