Novaĵoj

Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto elektronike“

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-24 09:22:41

Post 5 jaroj ekde la unua eldono E@I nun planas la 3-an re-eldonon de la populara disko „ Esperanto elektronike “. De la unuaj 2 eldonoj forvendiĝis entute 12.000 pecoj. E@I  nun lanĉas novan antaŭmendan kampanjon, kun la celo kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon. La nova eldono entenas multajn novaĵojn, aktualajn materialojn. Pri la enhavo, mendeblo, prezo kaj ĉiuj aliaj sciindaĵoj bv. elŝuti kaj vidi la PDF-formatan dokumenton aŭ viziti la koncernan paĝon ...

Legi pli...

Stelsemantoj - biografia romano pri brilaj kaj sukcesaj instruistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-23 12:11:17

La 14an de majo dum la sveda kongreso en Stokholmo okazis la prezentado de la ĵus aperinta libro de Katalin Kováts, Stelsemantoj en la ora nordo . La libro enhavas la rezultojn de profundaj kaj interesaj esploroj pri la vivo kaj agado de Tiberio Morariu, hungaro-rumana Cseh-instruisto, la ĉefa disĉiplo de Andreo Cseh. Malkovriĝas en ĝi la vivo, vojaĝoj kaj sukcesoj de pluraj famaj Cseh-instruistoj de la 30-40-aj jaroj de la 20a jarcento kaj kelkaj gravaj trajtoj kaj figuroj de tiu ora epoko de Esperanto. La leganto povas ekscii multon ne nur pri...

Legi pli...

Esperanto ĉe la libra Babel-turo en Bonaero

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-20 14:41:54

La juna hungara instruistino Petra Smidéliusz kolektas grandajn sukcesojn en la argentina ĉefurbo Bonaero. BONAERO, 20.05.2011.  la titolo de "Monda Ĉefurbo de Libro" estis donita de Unesko al la argentina ĉefurbo por la jaro 2011. Honore al tio estis konstruita grandega babelturo el 30 mil libroj, inter ili ankaŭ el pluraj Esperanto-verkoj. Argentina Esperanto-Ligo eluzis la bonan propagandeblon, enkonstruigis niajn librojn en la turon, eĉ akiris tri eblojn por prezento de Esperanto ĉe la festa podio. ...

Legi pli...

Invito al festotago honore al Claude Gacond

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-19 12:56:54

Svisa Esperanto-Societo - Gazetara Komuniko - 2011-05-11 Sabaton, la 27an de aŭgusto 2011 en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (CDELI kaj aŭlo) Progrès 33, 2300 La Chaux-de-Fonds, Svislando okazos festo honore kaj omaĝe al la konata svisa pedagogo Claude Gacond . Claude Gacond estas fama svisa esperantisto. Instruisto, pedagogo, li fondis la arkivejon ‘Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia’ (CDELI) en la jaro 1967. Poste li fondis Kulturan Centron Esperantistan (KCE) en 1968 en La Sagne, Ekde 1974 tiu Centro staras en La Chaux-de-Fonds....

Legi pli...

2-a Interlingvistika Simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011)

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-18 16:16:43

Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21a jarcento Ĉefaj temoj / sekcioj: - Ĉu Esperanto-movado respondas al la defioj de la nuntempo? - Moderna lingva priskribo de Esperanto - Modernaj metodoj en instruado de Esperanto - Nuntempa Esperanto-literaturo - Novaj planlingvaj projektoj, konstruitaj lingvoj en la interreto La Interlingvistikaj Studoj de UAM invitas Vin partopreni kaj kontribui al la simpozio, kiu okazos tuj post la interlingvistika sesio (kiu restartos kaze de sufiĉe da...

Legi pli...

1 ... 57 58 59 60 61 62 63 64 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.