Novaĵoj

NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto!

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-25 23:44:21

                  La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ŝanĝas la formaton de la 42-a sesio en 2011! Anstataŭ la tri-semajna daŭro, NASK okazigos mallongan sesion de nur sep tagoj de intensa instruado dum la usona feria semajno de la 4-a de julio (2-10-a de julio 2011). Tiu ŝanĝo estas farita por allogi la lernantojn kiuj ne havas sufiĉe da feria tempo aŭ mono por pli longa sesio. La loko - la sunplena kampuso de la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) - restas la sama. Ĉiu...

Legi pli...

Pri Esperanto en Nowy Sącz kaj Karlskoga

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-12 19:59:52

Du edukcelaj Esperanto-novaĵoj aperis en lokaj ne-Esperanto-gazetoj kaj retaj portaloj. Kvakam la tekston eble mi ne perfekte komprenas, la personojn, ĉefrolantojn kaj ilian laboron bone konas kaj aprecas. TV-NC el Nowy Sącz (suda Pollando) raportas pri multmombra kurso, okazigata en grupo de Universitato de Triaaĝuloj, gvidata de Jolanta Kieres (membro de www.edukado.net), kiu partoprenis en la Partnera Projekto „Lernado dum la tuta vivo ” de Grundtvig-programo 2009-2011 (subtenata de la Eŭropa Unio kaj organizita de PEA, E@I kaj ICH kun la...

Legi pli...

Interlingvistikaj Studoj en anglalingva informilo en Pollando

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-09 11:44:12

En la anglalingva informilo pri studeblecoj en Pollando ( http://www.studyinpoland.pl/ ) troveblas informoj pri la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (p. 41). Kvankam estas eraroj (ekz. la studkotizo), ĝi diskonigas interlingvistikon en la studenta medio. Ĉu estos partoprenantoj por la sekva grupo, kiu povus starti en septembro 2011? Tio dependos tamen nur de esperantistoj! Ni atendas aliĝojn de personoj, kiuj volas pliprofundigi siajn sciojn pri interlingvistiko kaj esperantologio kaj profesiiĝi pri Esperanto-instruado. Limdato: la 15a de aŭgusto....

Legi pli...

Interlingvistika konferenco en Estonio

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-07 09:19:24

Ni antauxenigas interlingvistikan esploradon larĝe. Ekde la nova lernojaro estos en Estonio devo por gimnazianoj verki esploraĵon. Ni klopodas pri preno de Esperantaj kaj interlingvistikaj temoj por esplorado en gimnazioj, ankaŭ en universitatoj. Bona modelo: novembre 2010 estis en Berlin la konferenco de Gesellschaft für Interlinguistik e.V. kaj inter raportintoj estis multaj studentoj/magistrantoj. En oktobro estos en Tartu konferenco kun du sekcioj, slavistiko kaj interlingvistiko. La konferenco estas omaĝota al la 70-jariĝo de Aleksandr Duliĉenko, aŭtoro de la gravega « Internaciaj helplingvoj», 1990. Li, prof em de Tartua Universitato (1632) kaj honora doktoro...

Legi pli...

La unuaj du jaroj de la KER-ekzamensistemo de UEA-ITK

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-07 00:33:38

  Fine de la jaro, dum Novjaraj Renkontiĝoj (NR) kaj Internacia Festivalo (IF) (ambaŭ festaj aranĝoj en Germanio) ni organizis la ĉijare lastan sesion de la KER-ekzamenoj. La du paralelajn sesiojn partoprenis 9 personoj, 6 je nivelo B2 kaj 3 je nivelo C1. La kandidatoj venis el 5 landoj: Francio (1+2), Germanio (2+1) kaj el Danio, Nederlando kaj Belgio po 1 persono je B2 nivelo. La ekzamenojn gvidis Katalin Kováts, kunekzamenis Cyrille Hurstel kaj helpis Kristin Tytgat. Per tiu ĉi 14a sesio ni finis la unuajn du jarojn en...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.