Novaĵoj

Esperanto ĉe la libra Babel-turo en Bonaero

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-20 14:41:54

La juna hungara instruistino Petra Smidéliusz kolektas grandajn sukcesojn en la argentina ĉefurbo Bonaero.

BONAERO, 20.05.2011. 

la titolo de "Monda Ĉefurbo de Libro" estis donita de Unesko al la argentina ĉefurbo por la jaro 2011. Honore al tio estis konstruita grandega babelturo el 30 mil libroj, inter ili ankaŭ el pluraj Esperanto-verkoj. Argentina Esperanto-Ligo eluzis la bonan propagandeblon, enkonstruigis niajn librojn en la turon, eĉ akiris tri eblojn por prezento de Esperanto ĉe la festa podio.

La Esperanto-programojn faris Petra Smidéliusz, hungara Esperanto-instruistino, kiu ĝuste nun prelegvojaĝas en la argentina ĉefurbo.

 

Legu kaj libere disvastigu la ĉi-kunajn PDF-formatajn artikolojn en ESPERANTO  kaj en la HUNGARA. La artikoloj elŝuteblas ankaŭ en la DOSIERUJO.

Stelsemantoj - biografia romano pri brilaj kaj sukcesaj instruistoj Al la listo Por magistriĝa laboro serĉatas tradukhelpo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.