Novaĵoj

Ni estas 2000-ope!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-08 23:43:54

Mi kun granda ĝojo informas vin ke ni denove ekhavis 2000 registritajn membrojn.

Mi skribas DENOVE, ĉar tiun nombron ni atingis jam antaŭ pli ol unu jaro, sed ĉe la ĉi-januara purigado kaj forigo de la delonge neuzitaj kontoj ni perdis ĉ. 500 membrojn. Nun ni denove estas dumilope, kio en si mem estas bela kvanto. Bravo al ni ĉiuj.

Ni kore salutas kaj bonvenigas Franz Knöferl el Germanio, nian 2000an membron, al kiu ni baldaŭ sendos librodonacon.
Tamen mi ne estas tute kontenta pri tiu kvanto, ĉar plurcent membroj ne aŭ apenaŭ vizitas la retejon kaj estas nur kelkcent tiaj kiuj vere regule sekvas la laboron, uzas la materialojn, kelkfoje komentas, eble eĉ kontribuas.
Anstataŭ strebi al la altigo de la membronombro nia celo estas altigi la aktivecon de la jamaj membroj. Por tio la unua paŝo devas esti, ke la membroj sekvu la laboron de la paĝaro, kaj ekzemple en la profilpaĝo mendu diversajn avertmesaĝojn pri la novaj libroj, ekzercoj, novaĵoj, ktp. Laŭprefere.

  • Se oni ne volas esti ĝenata ofte, elektu la formon de GRUPIGITAJ mesaĝoj (ŝanĝu la abonojn en "Mia angulo"), kaj tiam oni havas  maksimume du mesaĝojn semajne kun listigitaj novaĵoj kaj rektaj ligoj al la koncernaj partoj. Tiuokaze oni havos la informojn kaj facile povas elekti la por si mem plej interesajn materialojn.
  • Alia maniero de aktiveco estas esprimi opinion, lasi komentojn ĉe libroj,dokumentoj, ekzercoj kaj uzi la forumon. Ni multe laboras por faciligi la instrulaboron, kaj sopiras je kelkfojaj instigoj, kuraĝigoj, eble eĉ laŭdoj.
  • Sendado de informoj, raportoj, ekzercoj, registro de kursoj kaj diplomlaboraĵoj estas la plej valoraj kunlabormanieroj, kiujn bonŝance kelkaj faras, sed tute ne sufiĉe da personoj el inter vi. Bonvolu aktiviĝi ankaŭ tiukampe.
  • Mallonge mi ŝatus informi vin ankaŭ pri tio, ke la kompleta rekonstruo de la paĝaro ankoraŭ ne finiĝis, kvankam pasis jam du jaroj, de kiam ni laboras. Mankas ankoraŭ kelkaj partoj, inter kiuj la statistika estas la plej bezonata. Espereble aŭtune ĉio komplete funkcios.
  • Alia grava novaĵo estas, ke ni lanĉis RITE, (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net) al kiu jam aliĝis kaj tie ekstudis 15 personoj el Belgio, Francio, Greklando, Aŭstralio, Nov-Kaledonio, Usono, Vjetnamio, Svislando, Portugalio kaj Britio. Vicstaras rusa, meksika kaj ganaa kolegoj. La 100-leciona kurso kun 30 paŝoj kaj multaj ekzercoj kaj taskoj en kadro de metodiko kaj instrulaboro plilarĝigas viajn konojn kaj spertojn. Vidu la detalajn informojn pri la kurso ĉe RITE .
  • Kvankam dum la sekvaj monatoj mi ofte estos eksterlande por ekzamenaj kaj kursaj taskoj, mi ĉiutage kontrolos miajn mesaĝojn, klopodos zorgi pri la paĝaro kaj pri ĝiaj membroj. Mi certas, ke ekzistas ankoraŭ kelkcentoj da materialoj, kiuj estas ankoraŭ malkovrindaj al vi ĉiuj, do, vi ne restos sen 'nutraĵoj'.

Mi kore invitas vin reensaluti, mendi almenaŭ la GRUPIGITAJN mesaĝojn kaj uzi pli aktive niajn servojn.
Amike, Katalin Kováts, redaktoro

 

Liberaj postenoj ĉe Juna amiko Al la listo ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.