Novaĵoj

KLERIGEJO - nova sekcio en la paĝaro

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-15 07:44:21

Ni kun ĝojo informas vin pri nova iniciato, kiun gastigas ekde nun edukado.net.
Malfermiĝis nova sekcio KLERIGEJO, kie ni planas lanĉi diversajn klerigajn kursojn por ebligi al la membroj de la paĝaro kleriĝi pri esperantologiaj temoj aŭ lerni aliajn aferojn pere de Esperanto.
La kursoj estas laŭ diversaj longecoj kaj strukturoj, kelkfoje filmitaj prelegoj, kelkfoje serio de sonmaterialoj, alifoje nur legendaj tekstoj.
Kvankam ni planis aperigi kursojn nur ekde septembro, nun ni faris escepton lanĉinte senpagan filmkurseton kun la titolo Esperanto en Danlando. Espereble ĝi plaĉos ne nur al tiuj, kiuj  partoprenos la kongreson en Kopenhago.


Bv. legi plu pri la KLERIGEJO kaj peti aligon al ĝi en ĝia ĉefpaĝo.

Inter utopio kaj realo: ekspozicio pri Eo kaj Volapuko en Munkeno Al la listo Liberaj postenoj ĉe Juna amiko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.