Novaĵoj

RITE-hejmtaskoj kaj aliaj filmoj spekteblas

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-25 16:11:20

 

Ni informas vin ke aperis novaj eroj en pluraj sekcioj de la paĝaro.

Kiel vi scias jam kun pli ol deko da studantoj funkcias RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net). La partoprenantoj diligente laboras, studas la diversajn lecionojn, sukcese ekzameniĝas kaj sendas siajn unuajn hejmtaskojn. Kelkajn el tiuj ni publikigas en la dosierujo kaj filmejo por via komentado kaj riĉiĝo.

La unua studento, kiu prezentiĝas ties kun siaj laboraĵoj estas Thomas Larger el Francio.

En la filmejo spekteblas ankaŭ alia nova ero, donaco de Gian-Piero Savio  : literatura promenado laŭ la spuroj de Julio Baghy en Budapeŝto.

Ĝin vi trovas ĉi tie: http://edukado.net/klerigejo/filmejo

Ni atendas viajn viziton kaj komentojn, salute, Katalin

Informo de la Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato Al la listo Raporto de la ILEI-estraro pri 2010

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.