Novaĵoj

Niaj unuaj tagoj en Kopenhago

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-07-26 22:39:23

Dum la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago edukado.net multflanke reprezentiĝas per edukaj kaj lingvaj programoj de la kongreso.
Jam en la unua vespero, dum la Movada Forio ni partoprenis kun nia stando kaj prezentis plurajn dosierojn kun ekzercoj, disdonis centon da pinĉiloj kaj plurcent flugfolojn pri la agado kaj atingaĵoj de la paĝaro.

Dum la semajno nia eta teamo (Katalin Sylvain, Petra kaj Monika) okazigas paroligajn kursojn je du niveloj entute en 16-horoj, kiujn plurfoje ĉeestis 60-80 personoj. Ni organizas kaj efektivigas la KER-ekzamenojn kaj partoprenos en pluraj aliaj aranĝoj.

Lundon posttagmeze estis aparta programo por la membroj de la retejo. En la METIEJo partoprenis sesdeko da personoj, plejparte konantaj jam la paĝaron, uzintaj ties servojn. Katalin Kovats, redaktoro de la paĝaro prezentis al la ĉeestantaro la estraron de la Fondaĵo, la kongresumantajn kontribuintojn, raportis pri la financoj de la retejo. La ĉeestantoj povis ekkoni kelkajn statistikajn datumojn, la novajn servojn (kiel ekzemple la sekcion de Diplomlaboraĵoj aŭ Panteono), kaj kelkajn trukojn por pli efike utiligi la funkciojn de la retejo.
Katalin prezentis ankaŭ RITE kaj raportis pri la nuna stato de la trejnejo, pri ĝiaj jamaj 18 studantoj el 10 landoj, el inter kiuj Monika Molnar eĉ rete prezentis sian propran studspacon kaj progresojn en la kursaro.
Pli kaj pli rimarkebla estas la konateco de la retejo, kies nomo kiel bona ekzemplo, konsilata eblo por fakaj studoj, pluperfektiĝo aŭ helpo menciatas en pluraj prelegoj kaj prezentoj.

Detalan raporton pri la semajno ni aperigos fine de la kongreso.

Jam pli ol 500 ekzamenitoj Al la listo PRIORITATOJ POR LA EDUKADO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.