Novaĵoj

KER-atestiloj en Braziljo: virtuala interveno dum la reala festo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-18 22:28:01

KER-atestiloj estis feste enmanigitaj en Braziljo kun virtuala ĉeesto de Katalin Kováts

La 18an de septembro, antaŭtagmeze Katalin Kováts faris fulmrapidan ir-revenan vojaĝon al Brazilo por ĉeesti la transdonon de la KER-atestiloj al la 23 sukcesintoj de la juliaj ekzamenoj en urbo Braziljo. Tiu mirindaĵo eblis danke al la progreso de teknologio, pere de Skajpo.

La transdono de la atestiloj okazis dum la 14a Jara Renkontiĝo de TEK-Taguatinga Esperanto-Klubo, urbo apuda al Braziljo, je la ĉeesto de ĉirkau 80 lokaj esperantistoj, en la registara mezlernejo Ave Branca (blanka birdo), la sama ejo kie okazos la 47ª Brazila Kongreso de Esperanto, januare de 2012. Inter ĝuoj kaj ĝojoj, diversaj artaj prezentoj kaj prelegoj, la evento estis plensukcesa.

Esperanto-Asocion de Braziljo reprezentis ĝia Prezidanto Profesorino Maria das Dores Goes. La fakto ke la preparlaboroj, la okazigo de la KER-ekzamenoj kaj la transdono de la lingvoatestiloj okazis en lernejoj signas irindan vojon por la kapabligo de Esperanto-instruistoj en Brazilo.

Gratulojn al ĉiuj aktoroj de tiu sukcesa evento.
Raportis Josias Barboza, Braziljo

Josias Barboza
www.lernejajklasoj.net

Lingvotaga surprizo - plia lingvopolitika sukceso Al la listo Debato pri fumado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.