Novaĵoj

Lerni, spertiĝi kaj postkurse turismi sur Esperanto-Insulo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-10-07 08:20:19

Ni volas atentigi vin pri grava kursaro, okazonta dum unu monato (11a de januaro ĝis la 12a de februaro) en Ĉinio, sur Esperanto-Insulo.

Ĉefaj kursoj:

INTENSA BAZA KURSO laŭ la BEK-metodo -- Dennis KEEFE, (Usono/Ĉinio)

METODIKO -- Instruista trejnado -- doktorino Katalin KOVÁTS, Hungario/Nederlando)

Universitataj kursoj

ALFRONTI MILITON -- Profesoro Ron GLOSSOP, Usono.

FILOZOFIO KAJ HISTORIO DE LA INFORMADIKO -- Profesoro Federico GOBBO, Italio.  

Jam estas pli ol 60 partoprenantoj el diversaj kontinentoj. 

Bv. informiĝi kaj informi viajn kursanojn pri la unika okazo lernadi kaj apliki Esperanton kaj spertiĝi pri ĝia instruado. 

Multaj pliaj konkretaj informoj troveblas sur la retejo de Esperanto-Insulo.

Premio pro universitata agado pri interlingvistiko Al la listo edukado.net estas bonfara fondaĵo - deklaris la nederlanda impostservo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.