Novaĵoj

LA 47-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO

Kategorio: Movado; Dato: 2011-11-05 14:22:01

 

 

 

 

 

 

La frosta vintro en la norda hemisfero ne tro favoras niajn renkontiĝojn, sed en la somera tropiko ili allogas vizitantojn ĉefe el la norda hemisfero.

Pro tio la brazilaj esperantistoj varme invitas al sia 47ª Nacia Kongreso, kiu okazos en la periodo de la 15ª ĝis la 19ª de januaro 2012 en la urbo Taguatinga/Brasília (DF).
La ĉefurbo Brasília jam gastigis du naciajn kaj unu universalan kongresojn kaj nun oni donis la organizan taskon al la satelita urbo Taguatinga, kie la loka esperanto-movado estas aparte vigla.
Tiu elekto jam kreis amuzan miskomprenon, kiam eksterlanda kandidato al partopreno, vane serĉis flugon al Taguatinga (je 20 km de Brasília)!
Evidente li ne trovis flugon, sed li spertos someran klimaton en la plej moderna ĉefurbo de la mondo, kie antaŭ 60 jaroj ekzistis senhoma savano loĝata nur de dazipoj, emuoj kaj jaguaroj !
La Organiza Komitato de la kongreso jam garantiis la ĉeeston de du elstaraj aktoroj je internacia nivelo, kiel Georgo Handzlik kaj Sasa Pilipovic, kiuj sendube donos brilon al nia arta programon.
Indiĝena tribestro, Nengatxá, prelegos en esperanto pri lingvaj rajtoj, tezo kiun UEA defendos dum la UNkonferenco RIO+20 en junio 2012 pri “verda ekonomio kaj forigo de malriĉeco”. En la kadro de la kongreso tre interesa ekspozicio prezentos la indiĝenan kulturon de Brazilo.

Jen do sugesto por viaj vintraj ferioj!
Brasília estas facile atingebla rekte el Lisbono per ĉiutagaj flugoj de kompanio TAP kiuj, en nur 8 horoj, atingos la ĉefurbon de Brazilo.

Por eksterlandanoj la aliĝo estas senpaga kaj la hoteloj ne kostaj.

Simple aliĝu rete ĉe taguatek.org.br kaj ricevu ĉiujn necesajn informojn

Helpu al germanoj reklami Esperanton kaj gajni 1000 eŭrojn Al la listo KAMPANJO por esprimi nian dankon al ESF

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.