Novaĵoj

Helpu al germanoj reklami Esperanton kaj gajni 1000 eŭrojn

Kategorio: Movado; Dato: 2011-11-07 16:50:41

Eble vi jam legis pri tio, ke Germana Esperanto-Asocio (GEA) deziras fariĝi unu el la "mil plej ŝatataj asocioj de Germanio", en interreta voĉdonado. Se tio sukcesos, GEA ricevos 1000 eŭrojn, kiujn ĝi planas doni kiel subvenciojn al orienteŭropanoj por partopreno en internacia Esperanto-renkontiĝo. Vi do havas la eblecon ebligi la subvenciadon de partopreno en Esperanto-renkontiĝo, pere de kelkaj klakoj.

Jen kion necesas fari:

1) Iru al https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev
2) Klaku al "Stimme abgeben" (doni voĉon).
3) Malfermiĝas nova paĝo! Enmetu vian retpoŝtadreson kaj la kodon, kiun vi vidas! Klaku "Absenden" (Sendu!)
4) Nun vi ricevos retmesaĝon ("Bitte bestätigen") al la retpoŝtadreso, kiun vi enmetis.
En la retmesaĝo aperas du ligiloj. Klaku la unuan kaj vi denove venos al paĝo, kie aperas la butono "Abstimmen". Klaku sur la butonon!
5) Nun la kalkulilo de la voĉoj devus altiĝi je unu. Brile!

Multan dankon pro via helpo!

                                                Ne forgesu, ke la sama persono rajtas sinsekve 3-foje voĉdoni!

Tutmonda Skriba Sesio de la KER-ekzamenoj Al la listo LA 47-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.