Novaĵoj

Tutmonda Skriba Sesio de la KER-ekzamenoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-11-09 18:34:19

 

 

 


 

Venis peto de pluraj asocioj kaj kluboj pri deziro okazigi KER-ekzamensesion per kiu ili ŝatus fermi sian jaran lingvokurson. Tio donus bonajn motivojn kaj celojn dum la tuta jaro por diligente lerni la lingvon kaj atingi certan nivelon.

La ekzamena komisiono de UEA studis la eblojn kaj decidis oferti tutmondan, nur SKRIBAN ekzamensesion por la 9a de junio 2012. 

La "nur-skriba sesio" signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon. 

Estroj de kluboj, grupoj kaj kursoj, kiuj volas aliĝi al la sesio okazigota en junio 2012 bv. legi la pli detalajn informojn kaj kondiĉojn kaj kontaktu la komisionon ĉe KER-ekzamenoj@edukado.net. 

PLIAJ INFORMOJ legeblas en la pdf-versio de la ALVOKO.       Vidu en la FORUMO kelkajn aldonajn  informojn. 

Edukado.net en la 23a Eŭropa Rendevuo (FR) Al la listo Helpu al germanoj reklami Esperanton kaj gajni 1000 eŭrojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.