Novaĵoj

Edukado.net en la 23a Eŭropa Rendevuo (FR)

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-11-15 12:14:26

La 12-13an de novembro 2011 okazis en la urbo Le Touquet (FR) la 23a Eŭropa Rendevuo, organizita de la Nordfrancia Esperanto-Federacio.

K. Kováts, M. Symoens, Edmond kaj Arlette PlurniakLa ĉi-jaran renkontiĝon partoprenis ĉ. 120 personoj el deko da landoj. La semajnfino konsistis inter aliaj el 4+3 hora kursaro, teatraĵo kaj prelego. Edukado.net aktive partoprenis en la programoj.
Katalin Kováts gvidis kurson por komencantoj kaj samtempe trejnadon por instruemuloj.
La laboron de la 20-membra grupo sekvis 10-16 kolegoj, kiuj havis eblon ankaŭ persone gvidi ekzercojn laŭvice kun 1-2 partoprenantoj.
Sylvain Lelarge, utiligante la ekzercojn de la sekcio Instrumaterialoj, bone amuzis kaj laborigis sian 30-35 personan grupon de progresantoj.
Kristin Tytgat gvidis seminarion kaj provekzamenojn laŭ la Referenckadro al deko da partoprenantoj, dum Anne Jausions preparis personojn al la franca ekzameno.
Renée Triolle okazigis programon kaj diskutgrupon pri la laboro de Unesko.
Sabatan vespere prezentis sian Zamenhof-monologon Georgo Handzlik, kiu per gitarludado kontribuis ankŭ al kelkaj aliaj programeroj, kiel ekzemple al la prelego de Katalin Kováts, kiu en la ferma programero al ĉ. 70 personoj prelegis pri sia nova libro Stelsemantoj en la ora nordo, pri la agado kaj vivo de Tiberio Morariu.
Dum la aranĝo okazis ankaŭ renkontiĝo de reprezentantoj de pluraj junularaj E-organizoj kaj Flandra Esperanto-Ligo kun sukceso funkciigis libroservon.
Korajn gratulojn pro al la modela organiza laboro de LKK, inter ili al la ĉefaj motoroj Arlette kaj Edmond Plutniak, kiuj kune kun la belga gastino Margaretha Symoens dum la malfermo havis la honoron tranpspreni de Katalin Kováts atestilon pri sia bonega laboro dum la unujara instruista trejnado en Poznan, pro siaj tieaj studfinboraĵoj kaj pro sia tre aktiva kontribua laboro en la paĝaro de www.edukado.net.

Multaj fotoj pri la aranĝo spekteblas en nia IPERNITY-paĝo kaj en FaceBook

Jen ligo al pozitiva raporto de loka gazeto.  


 

Intervjuo pri la reta instruista trejnado en radio MUZAIKO Al la listo Tutmonda Skriba Sesio de la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.