Novaĵoj

Esperanto-artikolo en angla komerca lingvoekzameno

Kategorio: Movado; Dato: 2011-11-24 00:55:01

Esperantistoj ofte kolere protestas kontraŭ la uzo de la angla lingvo kaj rifuzas ĉion se tie troviĝas angla vorto aŭ - Dio savu nin - eĉ frazo en tiu lingvo.
(Preskaŭ tiom strikte kiel la uj-istoj kontraŭ la landonomoj kun -io aŭ inverse.)

Ni ĵus trovis en ekzamentesto de anglalingva komerca ekzameno je nivelo B2 (de konata hungaria ekzamencentro EUROEXAM) artikolon pri Esperanto, eĉ kun tute esperantlingva titolo: La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo.
Temas pri resuma historio pri la temo.

Do, en Hungario la populareco de Esperanto montriĝas ne nur en la jare plurmil ekzamenoj pri Esperanto, sed pri NIA mondlingvo senĝene oni aperigas teston dum la ekzameno en la ALIA mondlingvo.

Vidu mem la teston kun la artikolo kaj demandoj ĉi tie

Ĉu vi legis jam pri Esperanto en nacilingvaj lernolibroj aŭ ekzamenoj? Respondojn kaj opiniojn ni atendas en la FORUMO
 

JoMo: Trapasu-pasu-pasu la KER-ekzamenon Al la listo Intervjuo pri la reta instruista trejnado en radio MUZAIKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.