Novaĵoj

LUIS JORGE SANTOS MORALES feste eniras la Panteonon

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-10 17:53:32

Saluton, kara uzanto,

la redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova prezento al la Panteono.Kvankam ĉiujare nur la 15an de decembro ni malkaŝas la premiitajn vivantajn 15 pedagogojn, nun, je kelkaj tagoj antaŭ la festo, ni faras escepton kaj okaze de la 17a Kolombia Kongreso ni diskonigas la nomon de unu el la premiatoj. 

Temas pri LUIS JORGE SANTOS MORALES, prezidanto de la Kolombia Esperanto-movado. Pri lia honorigo pere de la reto ricevas informojn la kolombiaj samideanoj kaj la mondo en tiu ĉi horo, meze de la kolombia kongreso, kie la novaĵo estas feste  anoncita.

Bv. viziti la panteonan prezenton de Luis Jorge Santos Morales kaj gratuli lin tie pro la honorigo: http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=95

Ankaŭ nia redakcio gratulas Luis Jorge Santos Morales. 

Venu manĝi el nia jubilea torto! Al la listo Eduko de plurlingva infano - nova filmprelego

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.