Novaĵoj

Postfesta raporto - nova limdato por la Stelserĉado

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-18 13:13:53

Ni informas vin pri tio ke je peto de kelkaj samideanoj ni plilongis la limdaton de la Jubilea konkurso STELSERĈADO 
La nova dato estas la nokto de la 20a de decembro.

Ni kaptas la okazon danki al ĉiu, kiu salutis nin okaze de la jubileo, sendis mesaĝon, kunmanĝis el la torto aŭ alimanire partoprenis la feston. Jen nur kelkaj ekzemploj:

Ekde la festotago ĝis nun ni havis preskaŭ mil vizitojn, sed ensalutis nur 206 personoj. Mi iom timas, ke niaj mesaĝoj fakte ne atingas la membrojn. Se vi legas tion ĉi kaj ne ensalutis ekde la 15a de decembro, bv. fari tion. (Konsciu, ke ne sufiĉas nur veni al la paĝaro, ni petas vin ankaŭ ensaluti (dekstre, plej supre).

El la toro ĝis nun kunmanĝis 25 personoj, forvendiĝis 63 procentoj en valoro de 2325 eŭroj. Ni vere aprecas ĉiun aĉeton, sendepende de la grandeco de la peco. http://edukado.net/prie/datreveno/torto
Pliajn manĝontojn atendas triono de la torto.
Dankon pro via subteno.

Ni deziras al ĉiu membro kaj ties familio belegajn kristnaskajn festojn kaj feliĉan novan jaron:
 en la nomo de la paĝara teamo, Katalin Kovats, redaktoro

Dennis Keefe estas la Esperantisto de la Jaro 2011 Al la listo Kultura vojaĝo al Vjetnamio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.