Novaĵoj

Nova sekcio: FOTOALBUMO

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-19 08:23:22

Mi kun ĝojo informas vin pri la lanĉo de nova sekcio de edukado.net
Ni finkonstruis kaj komencis plenigi la FOTOALBUMON de la retejo.
La celo de la sekcio estas vidigi la agadon de edukado.net, prezenti la laboron de la grupoj, kiuj uzas niajn materialojn, raporti pri Esperanto-aranĝoj, kie la instruado de nia lingvo aŭ trejnado de instruistoj havis gravan rolon.
Ni dediĉis parton ankaŭ al la KER-ekzamenoj, kaj kolektas portretojn pri famaj Esperanto-instruistoj.
Fotoj pri Esperanto-centroj aŭ klerigaj afiŝoj povas helpi la kolegojn en la poresperanta laboro.
Iom amuza albumo povas esti la kolekto de hazardaj esperantaĵoj aŭ fotoj pri instruhelpiloj.

Ni invitas vin viziti la novan sekcion, proponi lanĉon de novaj, edukcelaj albumoj aŭ lasi viajn komentojn sub fotoj.

Se vi volas kontribui kaj havas publikeblajn fotojn pri
• agado de edukado.net, ties kursoj, trejnadoj aŭ programoj
• famaj Esperanto-instruistoj
• lingvaj ludiloj kaj instruhelpiloj
• Esperanto-centroj aŭ

deziras prezenti vian klason aŭ kurs-grupon bv. kontakti la redaktoron, sendante kaj la fotojn, kaj la necesajn informojn pri la fotisto, loko kaj dato, pri eventualaj nomoj de fotitoj kaj konsenton pri publikigo.
La albumon vi trovas en la BIBLIOTEKO, ĉe la sekcio Fotoalbumo
Bonan amuziĝon deziras al vi, Katalin Kovats 

Esperanto-sumoo Al la listo Finiĝis la unua kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.