Novaĵoj

Stipendioj por instruontoj en Mazara del Valo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-17 11:03:07

Bv. disvastigi. La alvoko koncernas loĝantojn en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Turkio kaj Kroatio. Loĝantoj en Italio ne rajtas kandidatiĝi, laŭ la EU-reguloj

Centro por Esperanto kaj Interkulturo – Serĉado de Instruistoj

Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazaradelvalo (Mazara del Vallo, Sicilio) interkonsentis pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto (CEI) en la ĉeplaĝa sicilia urbo.

CEI aktivas ekde januaro 2012 kaj daŭre antaŭenigas multspecan kaj plurnivelan agadon. Fakte, la Centro por Esperanto kaj Interkulturo aranĝas kursojn kaj seminariojn pri interkulturo kaj pri Esperanto; kunvenojn pri Esperanto en la lernejoj de Mazara kaj ĉirkaŭaĵoj, kunlabore kun lernejestroj; internacinivelajn kunvenojn kaj renkontiĝojn en Esperanto.
Pli ĝenerale, la celo de CEI estas antaŭenpuŝi Mazara-n kiel kulturan bazon de Esperanto en la tuta Mediteranea Regiono.

Por ke la Centro daŭrigu sian altvaloran agadon, ni serĉas instruistojn kaj aktivulojn, por instrui kaj al junuloj kaj al plenkreskuloj per rekta metodo, por vigligi la Centron kaj la tutan urbon per agadoj kaj iniciatoj.

Ekzistas du subvencieblecoj por kandidatiĝi, surbaze de Eŭropa projekto:

1) Se vi ŝatus volontuli ekde 1 tagon ĝis 90 tagojn, por vi eblas kandidatiĝi kadre de la Eŭropa Programo LLP Grundtvig Vizitoj kaj Interŝanĝoj. La limdato por kandidatiĝi, la repagoj kaj la salajraj kondiĉoj varias laŭlande kaj dependas de via nacia agentejo.

2) Se vi ŝatus volontuli ekde 13 semajnojn ĝis 45 semajnojn, por vi eblas kandidatiĝi kadre de la Eŭropa Programo LLP Grundtvig Asistantado. Por tiu ĉi programo estas ununura Eŭropa limdato, nome la 30a de marto 2012, por aktivecoj okazontaj dum la periodo ekde la 1a de aŭgusto 2012 ĝis la 31a de julio 2013.

Kompreneble, bv. elekti la subvencieblecon kiun vi taksas plej taŭga por vi; tamen preferindus, laŭ nia vidpunkto, longdaŭraj privolontulaj proponoj, tiel ke oni povos strukturi efikan daŭran laborplanon kaj pli bone enradikigi la Centron en la insulo.
La interesitoj bv. kontakti la retadreson volontulado(ĉe)kosmo.eu.com por peti pli da informoj kaj kandidatiĝinstrukcioj, tiel ke ni povos helpi ilin plenumi iliajn kandidatiĝpetojn.

Depende de la estontaj cirkonstancoj, ni esperas ke estos eĉ ebleco por pli longa kunlaboro.

Itala E-Federacio
Kosmo Strategio Ltd.
Francesco Maurelli

Hieraŭ vendiĝis la lasta tortopeco Al la listo RAPORTO de edukado.net pri la jaro 2011

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.