Novaĵoj

Germana gazeto pri la Ratkaptista bando kaj Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-11 09:34:46

Ni kun ĝojo plusendas al vi informon pri aperinta gazetartikolo, kiu rezultis el la vigla Esperanto-agado de la Ratkaptista grupo el Hameln.

La 5an de aprilo aperis tutpaĝa artikolo pri la jubileo de Esperanto en la loka germana gazeto Dewezet. Ĝi enhavas ankaŭ bazajn informojn pri la lingvo mem.

En la reta versio de la gazeto estas ankaŭ kelkaj sonekzemploj (ligoj al la ratkaptista kanto, al muzaiko kaj la "Patro nia") sub la titolo "Eine Sprache feiert Geburtstag - so klingt Esperanto" (lingvo festas naskiĝtagon - tiel sonas Esperanto). Vi povas rigardi ĝin ĉi tie.

La enskanitan artikolon "Vokabeln pauken für eine bessere Welt" vi povas legi en pdf-dokumento sur la paĝo de la Ratkaptista Bando.

Korajn gratulojn al Heinz Sprick (nia tre aktiva membro) kaj la Ratkaptista Bando de Hameln, Germanio.  

Freŝaj informoj pri la TUTMONDA ekzamensesio Al la listo Ni havas 1000 ŝatantojn!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.