Novaĵoj

Edukado en la Estraro de UEA

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-04-30 15:17:54

  La Estraro de UEA en la 30a de aprilo en Roterdamo diskutis la edukajn projektojn kaj temojn dum du horoj kaj duono. Unue la reprezentanto de ILEI resumis atingojn kaj mankojn de la lasta periodo kaj disdonis raporton pri la nuna stato de ILEI. En tiu periodo la gvido de la jubilea laboro transiris de ILEI al pli vasta teamo, kaj la kurso 125 proponata de ILEI restos por realigi tra pli longa periodo.
   Pri ekzamenoj, oni konstatis kun admiro la sukceson de la Tutmonda Skriba Ekzamentago ĉe la KER-ekzamenoj kun 290 kandidatoj en trideko da urboj en 17 landoj, kaj ricevis peton vojaĝigi du ekzamenantojn al la plej multkandidata ekzamenloko (Moskvo), por povi oferti al la tieaj kandidatoj eblon ankoraŭ dum la jaro 2012 trapasi ankaŭ la parolan parton de la ekzameno.
  Je la demando pri estonto por la tradiciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, ni konstatis la neceson pli klare difini la diferencojn inter la du sistemoj: pli modesta kosto, testado de movadaj/komunumaj konoj, uzeblo en landoj, kie malpli gravas eŭropa oficialeco. La estraro aŭdis la proponon de ILEI, kiel realigi tri-nivelan sistemon, ene de la limoj de la laborfortoj. Reage al pluraj pledoj, ni starigu baznivelan ekzamenon, kune kun vere bazaj postuloj pri movadaj konoj, kiu plenumos bezonon en landoj, kie ne ekzistas enlandaj ekzamenoj. Poste ni iom severigu la nunan elementan ekzamenon (inkluzive de pli ampleksa testado de movadaj/kulturaj konoj) por ke ĝi fariĝu nova meza nivelo. Laste ni severigu la nunan mezan ekzamenon, kun granda emfazo sur movadaj/kulturaj partoj - por tiel pli klare diferencigi ĝin de KER - kaj tio fariĝu la 20-jare atendata supera nivelo. La estraro aprobas principe la ideon kaj petas al ILEI kaj la ekzamena komisiono evoluigi ĝin.
   Pri instruista trejnado ni diskutis la projekton de ILEI pri permodula skemo kaj normaro, ene de kies kadro ĉiu aganto pri instruista trejnado povus labori. La celo estas enplekti ĉiujn eblajn centrojn, asociojn, sekciojn en la trejnadon, sed pere de iu kupola unueciga strukturo, sub la nomo de ILEI-UEA, kiuj povos strebi akiri por ĝi iun gradon de oficialeco. La modulara strukturo de la elementoj kaj postuloj donos al la lokaj agantoj kaj kandidatoj maksimuman flekseblecon. La estraro principe aprobas la planon, kaj konfidas al ILEI progresigi ĝin. Vidu ĉefartikolon de Zsófia Kóródy en la nun-presata dua numero de Internacia Pedagogia Revuo (IPR).
   Pri la Interlingvistika Katedro en la Unversitato de Amsterdamo, UEA planas transpreni ties financan garantiadon de la ĝisnuna prizorganto IEI. La financado por tio venos el aliaj fontoj, kaj ne tuŝos la tujsekvan financan disponigon por edukaj laboroj.
   Pri kompletigo de la financa kontribuo de UEA al edukaj laboroj dum 2012, konfirmite estas 1200 eŭroj el la 2000 proponitaj de ILEI. Tio okazis ĉar UEA mem havas kelkajn edukajn planojn. Ĉio en eŭroj; cifero ĉe ‘entute’ kombinas kontribuojn de UEA kaj ILEI:

  • Instruista trejnado fizika: konfirmita 100, entute 700. Plejparte por la somera kurso en Herzberg.
  • Stipendioj por RITE: konfirmita 250, entute 800. Sufiĉos por 6 ĝis ok stipendioj.
  • UAM Poznano, 3-jara kurso: konfirmita 250, entute 800. Sufiĉos por 3 stipendioj ekde sept 2012.
  • Afrika agado: akceptita 200 (peto 500), entute 2500. Venis bonaj planoj; aliaj fontoj troveblos.
  • Latinamerika agado: akceptita 200, entute 300. Ebligas retenon de kontaktoj kun Matanzuloj.
  • Volontula agado: konfirmite 200, entute 1200. Ebligas plurestadon de volontulo en Herzberg.
  • Kursoj en Hanojo: forstrekita 500. Kursoj povos okazi se aliaj rimedoj troveblos.

La tiel ŝparitaj €800 estos uzita de UEA por du aliaj celoj:

  • 400 por la KER-ekzamenoj, por ebligi parolajn ekzamenojn en Moskvo.
  • 400 por strireklamoj ene de www.lernu.net, por tiel indiki pozitivan pritakson de la projekto.

   Krome UEA konsentis disponigi €200 el la propra buĝeto por eksteraj rilatoj, por ebligi la presadon de nacilingvaj informiloj pri ILEI kaj Esperanto por disdono en la monda kongreso de FIPLV (Monda Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) en Finnlando maje.

   La konstrua tono de la diskutoj atestas, ke la rilatoj inter ILEI kaj UEA kaj alia ŝlosilaj agantoj restas en bona ordo.

   Stefan MacGill, prezidanto de ILEI,  30 apr, 2012

 Foto:
Diskutoj kun la estraro. La bildo montras duonon de la partoprenintoj, kun tri reprezentantoj de TEJO videblaj, dum trakto de la temo ‘junulara agado’. Maldekstre klavumas la reprezentanto de ILEI, kiu sekvatage prezentis la temojn de ‘eduka agado’.

K. Kováts pri Hajnano kaj la Tutmonda KER-ekzameno en la Pola Retradio Al la listo Trejniĝu pri Esperanto-instruado en Sicilio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.