Novaĵoj

Kampanjo por kantigi la eŭropan himnon en Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-09 10:54:13

Eluzante la novan eblon ĉe la Konsilio de Eŭropo, nome ke civitanoj povas prezenti proponon cele al la pliperfektigo de la EU-traktadoj, la Eŭropa Esperanto-Unio faris sian proponon, ke "EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.”

Inter la 7-membra komitato de subtenantoj, kiuj devas laŭ la reguloj loĝi en 7 malsamaj EU-landoj, estas la Nobelpremiito profesoro Reinhard Selten el Germanio, kaj la konata politikisto Marco Pannella el Italio. La aliaj membroj de la komitato estas Angela Tellier el Britio (substituito de kontaktpersono por la Komisiono), Seán Ó Riain (kontakthomo por la Komisiono), Georgo Handzlik el Pollando, Aleks Kadar el Francio kaj Jesús Miguel Garcia Iturrioz el Hispanio.

La Eŭropa Komisiono havas du monatojn, precize ĝis la 31-a de majo, por decidi ĉu ĝi akceptos registri la proponon. Se la Komisiono akceptos ke la propono fakte helpas la funkciadon de la EU-Traktatoj, kaj ke fari tian proponon estas ene de la povoj de la Komisiono, oni povos komenci la kolektadon de 1 miliono da subskriboj en la 27 EU-landoj, por ebligi al la Eŭropa Komisiono politike konsideri tian leĝan proponon. Estos precize 1 jaro por kolekti la subskribojn. Eĉ se estas 1 miliono da subskriboj, la Komisiono ne estas devigata akcepti proponon, sed ĝi ja estas devigata serioze konsideri ĝin, kaj se ĝi rifuzas proponon, la Komisiono devos publikigi la kialojn por tiu rifuzo.

Nia konsilo estas ekkonigi la ideon kaj la kanto-tekston al kiel eble plej multe da korusoj kaj peti ilin lerni la kanton, disvatigi ĝin. 

Jen kelkaj ligoj por via informo: koncerna paĝo de la Eŭropa Esperanto-Unio kun tekstoj de la peticio, dekoj da diverslingvaj tradukoj de la himno (intence ne-kanteblaj tekstoj, por ke oni nur komprenu, sed kantu en ESPERANTO) kaj mem la kanto prezentita unuvoĉe. 

Artikolo el Esperanto (majo 21012), verkita de de Seán Ó Riain, motoro de la kampanjo, kun prezento kaj klarigo pri la tuta iniciato

Filmo pri tio kiel kadre de publika festo, dum Tutpollanda Esperanto-Kongreso, maj 2011 oni publike en demonstrcio kantis la himnon en Esperanto

Muziknoto kun teksto. 

Artikolo pri la kampanjo en Libera Folio.

EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO EN BAVARA ŜTATA BIBLIOTEKO Al la listo Ni havas 2500 membrojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.