Novaĵoj

Ekvojaĝis la KER-Testoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-16 16:48:18

 

 

 

 

 

 

 

 

La 16an de majo ekvojaĝis 19 KER-test-pakaĵoj al Avinjono, Clermond-Ferrand, Limoĝo, Liono, Parizo, La Roche-sur-Yon (Francio), Kalio (Kolombio), Tecamac, Tijuana (Meksiko), Tokio kaj Oosako (Japanio), Senta (Serbio), Riga (Latvio), Moskvo (Rusio), Torino (Italio), Lesjefos (Svedio), Kopenhago (Danio), La Chaux-de Fonds (Svislando). La aliaj 10 pakaĵoj forlasos Hagon en la sekvaj tagoj. 

  La 15an de majo fermiĝis la aliĝebloj al al TUTMONDA Skriba Ekzamensesio lanĉita kaj okazigita de Katalin Kovats, respondeculo de la Ekzamenkomisiono de UEA. En 29 urboj de 17 landoj trapasos la ekzamenon 380 kandidatoj, al kiuj en la nunaj tagoj estas alpoŝtigitaj la testpakaĵoj, entute preskaŭ 4000 paĝoj da taskoj. 

  La lokajn sesiojn gvidos ĉ. 50-personoj, speciale trejnitaj organizantoj. (Unu el la trejnfilmoj sepkteblas ĉi tie.) La ekzamenojn en pluraj lokoj patronos ankaŭ neesperantistaj funkciuloj de klerigaj institutoj (direktoroj de kulturcentroj, estroj de lingvistikaj katedroj ktp.) kaj sekvas lokaj amaskomunikiloj, kio donas bonan eblon por informado pri la Esperanto-movado kaj pri ties “seriozeco”.
  La ekzameneblo la plej grandan intereson vekis en Francio, kie en naŭ urboj (Arras, Avinjono, Clermont-Ferrand, Fontaine-Grenoble, Liono, Limoĝo, Parizo, La Roche-sur-Yon kaj Tuluzo) entute 125 francaj kandidatoj ekzameniĝos, kaj tiel Francio duobligos la magian ciferon, ĉar jam estas aliaj 125 francoj kiu trapasis la KER-ekzamenon.
   La plej multnombra kandidataro (42) kunvenos en la Meksika urbo Tecámac. Menciindas ankaŭ la aktiva partopreno de ruslandanoj, kiuj en du urboj – Moskvo (34) kaj Jekaterinburgo (22) – entute kun 56 personoj partoprenos la eventon. En Moskvo aliĝis al la sesio plej multe da personoj por la nivelo C1, kaj tial la estraro de UEA decidis subvencii okazigon de parola ekzamensesio, kiucele Katalin Kováts kaj Renato Corsetti en decembro vojaĝos al la Ruslanda ĉefurbo.
   Kun la trapasintoj de la rekorda ekzamentago la kvanto de KER-diplomitoj en julio tre verŝajne atingos 940–950 homojn.
   Kvankam en tiu maniero nur unu parton de la ekzameno eblos trapasigi (ĉar por la parola parto necesas alvojaĝigi du akreditigitajn komisionanojn) la eblo mezuriĝi kaj akiri ŝtate rekonatan lingvoatestilon, eldonitan de la prestiĝa hungara lingvoekzamena centro ITK, allogis multajn esperantistojn. Sekve de tio eblos, ke la Ekzamenkomisiono de UEA ankaŭ estontece ripetos la Mondan Ekzamentagon kaj plivastigos la eblojn de kompletigaj parolaj ekzamensesioj.

La raporton de Katalin Kovats publikigis rete ankaŭ La Balta Ondo.  Dankon. 

Strategia plano de UEA Al la listo EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO EN BAVARA ŜTATA BIBLIOTEKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.