Novaĵoj

Nova sekcio: LIBERAJ STUDOJ

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-25 00:02:13

KLERIGEJO – LIBERAJ STUDOJ
la 24an de junio ni malfermis oficiale novan sekcion de la retejo.
La sekcio LIBERAJ STUDOJ troviĝas en la KLERIGEJO.
Kiel vi scias, KLERIGEJO estas sekcio, kiu estis konstruita el privataj financaj rimedoj kaj ĝin funkciigas E-duKati.
La entrepreno ebligas senpagan uzon de la modulo ankaŭ por la membroj de edukado.net. En la tutlibere vizitebla sekcio troviĝas prelegoj, prezentoj pri Esperanto kaj Esperanto-rilataj temoj kaj aliaj materialoj en Esperanto.
Momente en la LIBERAJ STUDOJ estas jam 7 studbranĉoj, en ili 12 temoj kun ĉ. 20 lecionoj. Ni daŭre riĉigos la enhavon. Proponoj bonvenas.
La materialoj libere spekteblas, sed por elŝuto de dokumentoj kaj resumoj kaj por solvado de testoj la programo proponas registradon en la studejo, por ke la onia progreso estu sekvebla por la studantoj.

En la sama KLERIGEJO funkcias du aliaj kursoj kun po 30-35 studantoj.
Dum en la kurso Kultura vojaĝo al Vjetnamio en tiuj ĉi semajnoj finas sian 20-lecionan kurson deko da lernantoj. Sendepende de tio, ĉu vi vojaĝos al UK ĉu vi restos hejme, verŝajne valorus orientiĝi pri tiu interesa studeblo.

Same ĉ. deko da studantoj en la alia kursejo RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net) proksimiĝas al la mezo de siaj studoj.

Novaj kursanoj al ĉiuj studformoj de la KLERIGEJO estas tre bonvenaj.
Jen la ligo al la KLERIGEJO: http://edukado.net/klerigejo

 

HORARO de niaj programoj en Hanojo Al la listo ESPERANTISTOJ AKTIVAS EN RIO+20

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.