Novaĵoj

LIBERAJ STUDOJ - kurso pri la dana astronomo Tycho Brahe

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-10 22:41:39

Ni informas vin ke  al la jam 13 ekzistantaj prelegoj de la kursejo LIBERAJ STUDOJ nun aldoniĝis la 14a temo. Por  la sekcio Sciencoj samideano Mogens Rude Andersen el Danio pretigis materialon pri la dana astronomo Tycho Brahe. La prezento konsistas el filmita prelego, riĉe ilustrita teksto de la prelego, aldonaj legaĵoj kaj testo pri la temo. 

La prelego estas materialo, kiu estis filmita dum la Kultura ekskurso al Norda Selando okazinta dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, Kopenhago 27 julio 2011,  kiun partoprenis deko da esperantistoj - inter ili ankaŭ nia redaktoro. La tre riĉa kulturprogramo, kies aliaj eroj laŭvice estos publikigitaj en la kursejo LIBERAJ STUDOJ espereble plaĉos al vi.

La kurso de LIBERAJ STUDOJ estas senpage sekveblaj, kaj okaze de elŝuto de teksto kaj provo solvi teston la kursanoj povas registriĝi kaj kolekti poentojn dum al studoj kaj trapasoj de testoj. 

Ni kore atendas vin ĉe la KLERIGEJA sekcio LIBERAJ STUDOJ

aŭ rekte ĉe la prelego pri la dana astronomo Tycho Brahe.

Kurso pri Internacia komunikado - internaciaj lingvoj - Al la listo HORARO de niaj programoj en Hanojo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.