Novaĵoj

Unuaj salutoj el Hanojo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-28 17:03:42

Korajn salutojn al ĉiuj membroj de edukado.net el Hanojo kie morgaŭ komenciĝos oficiale la kongreso. Jam hodiaŭ, sabaton vespere, okazis la kutima Movada Forio kie edukado.net havis standon kaj reklamis pri siaj servoj, pri la kurso de RITE, pri la reta kurso Kultura vojaĝo al Vjetnamio kaj varbis por la KER-ekzamenoj. (Ni jam havas 27 aliĝintojn!)

Ĉe la tri tabloj deĵoris Katalin Kovats, Sylvain Lelarge kaj niaj helpantoj Betty kaj Stephane Robert el Francio. 

En tiu ĉi vespero okazis kunveno por la kursanoj de la Kultura Vojaĝo al Vjetnamio (vidu la apudan foton), el kiuj deko renkontis ĉe festa restoracia manĝo la kursĉiĉeronon sinjoron Thu kaj liajn 4 disĉiplojn, talentajn vjetnamajn junulinojn, kiuj ludas gvidan rolon en la junulara movado en la lando. Bona etoso, renkontiĝo kaj kulturaj interŝanĝoj plenigis la vesperon, je kies fino ni ĉiuj sub pluvego kuris reen al la kongresejo por la Movada Foiro. 

Kelkajn fotojn vi jam povas vidi al la FOTOALBUMO

Mallonge raportis al vi el la kongresejo, Katalin Kovats redaktoro

Unua tago de la kongreso Al la listo Kurso pri Internacia komunikado - internaciaj lingvoj -

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.