Novaĵoj

Dua parto de la kongresa semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-04 14:15:09

La dua parto de la kongresa semajno estis tiom plena, ke mankis tempo raporti pri la eventoj.
Jene mi kompletigas nun la mankon kaj listigas por vi niajn plej signifajn programojn.

Ĵaŭdo:

Antaŭtagmeze ni denove okazigis parolajn kursojn, sed nun Sylvain okupiĝis pri la komencantoj kaj mi, Katalin, iris al la progresanta grupo por okazigi preparsesion por tiuj, kiuj kandidatiĝis al la KER-sesio aŭ volis pri ĝi informojn. La 90-minutan prezenton ĉeestis ĉ. 50-60 personoj. La seriozan preparon ni finis per amuza ekzerco el la retejo. Vi povas vidi la fotojn pri tiu ero kaj diveni kiu estis tiu materialo.

Tuj post la tagmezo en du komisionoj ni daŭrigis la parolan parton de la KER-ekzamenoj. Ĉi-foje niaj kolegoj: Ilona Koutny, Renato Corsetti, Kristin Tytgat, Paolo Nascentes, Probal Daŝgupto, Mireille Grosean kaj mi mem intervjuis 18 kandidatojn. Sylvain mirinde sukcesis solvi la malfacilajn logistikajn taskojn, trovigi al la kandidatoj en la 22-etaĝa hotelo la lokon, kie kaŝis sin la komisionoj.

Vespere okazis la urbestra akcepto, kiun ĉi-jare ni sukcesis ne mistrafi pro troa

 

 laboro. La busojn kun ĉ. 200 kongresanoj gvidis al alia luksa hotelo polica aŭto kun sireno tra la motorplena Hanojo. La policanoj ne ebligis rapidan progreson, sed mi mem ĝojis, ĉar tra la fenestroj ni povis vidi kaj foti vivscenojn de la ĉiutago sen ke ni bezonu en la varmego kaj tutmulto paŝi surstrate, kio en si mem plej ofte estas tre dangera afero. Precipe kiam oni volas transiri straton inter milo da motorcikloj aŭ aŭtoj, sendepende de tio ĉu sur zebro aŭ en ajna loko de la strato. 


 La akcepto estis luksa, impresa, kaj ne nur la bele ornamitaj tabloj, bona manĝo, belegaj artprogramoj kaj donacoj, sed precipe la fakto, ke la urba estraro kaj pluraj komitatanoj ĉeestis kaj babilis kun ni. Sur la stratoj de Hanojo, eĉ en 10 kilometra distanco de la kongresejo, pendas flagoj kaj afiŝoj pri Esperanto, entute mil tiaj paneloj kaj reklamrubandoj ornamas la urbon, kio estas alia atesto pri la subteno al la kongreson fare de la urbo. Onidire nia kongreso estas la plej granda ĉi-jara internacia evento de la urbo. Esperanto estas vere ponto inter kulturoj kaj homoj.
De la bankedo la busojn veturigis nin al la universitata teatro-salono, kie ni ankoraŭ kaptis la kabaredon  de Georgo Handzlik kaj Saŝa Filipoviĉ.

Vendredo

Matene denove parolingaj kursoj. Sylvain reiris al siaj progresanotoj kaj plenenergie paroligis kaj ludigis ilin. Estas kaj estos multaj fotoj pri la kurso, bv. vidi ilin en la sekcio FOTOALBUMOJ.
Mi, Katalin, gvidis duhoran lecionon kaj provis vakcini la komencantojn kontraŭ la akuzativa malsano.

Paralele kun la lecionoj Ilona Koutny kaj Kristyn Tytgat ekzamenis la kandidatojn de nivelo B1.
Je la 12a horo komenciĝis la laboratoriaj ekzamenoj kaj tuj poste la skribaj partoj.
Ni ĵonglis kun la grupoj de diversaj niveloj inter du salonoj, sed fine ĉiuj kandidatoj de la tri niveloj skribis sian teston en la salono Jerman, kiuj komplete pleniĝis de la 38 kandidatoj.
Pri la ekzameno legeblas raporto ĉi tie.

La la internacia vespero, kiun bedaŭrinde ni mistrafis kaj tiel restis tempo vespere administri la ekzamenojn kaj skribi raportojn, ktp.

Sabato

Sabaton okazis la fermo de la kongreso. Ni adiaŭis niajn karajn geamikojn. Por ni estis specialaj momentoj denove pasigi iom da tempo kun S-ro Thu, aktiva membro de nia paĝaro, ĉiĉerono de nia vjetnama kultura kurso kaj kun la du RITE-studentinoj Helenjo kaj Nepo, kiuj ofte aperis tie kaj tie dum la kongreso, ĉiam agantaj, helpantaj, ridantaj. 

Reveninte al la Hotelo havis sian oficialan kaj gravan kunsidon la estaro de la Fondaĵo edukado.net, kun 4 ĉeestaj estraranoj K. Kovats, Sylvain Lelarge, Renato Corsetti kaj Mark Fettes, kaj skajpe estis konektita Tamas Slezak el Hungario.
La ĉefa temo estis la estonteco de la paĝaro, ĝia plua funkciado kun helpo de ESF kaj estonte trovendaj sponsoroj kaj subtenontoj.
Dum kaj posta la kunsido ĝis la 18a horo ni daŭrigis la ekzamenadon, laboris ĉi-foje Mireille Grosjean, Kristin Tytgat, Stefan MacGill kaj Katalin Kovats.

Kaj fino. Restis pakado, verkado de raportoj, aranĝado de fotoj kaj vojaĝo hejmen dimanĉon matene.
Multaj kongresanoj ekvojaĝis al pliaj ekskursoj tra la lando, multaj, ĉefe junuloj, partoprenos IJK kaj ĝuos la (en koro kaj vetero) varman gastamon de vjetnamoj.

Por pli detalaj raportoj pri la aliaj programeroj de la kongreso, bv. legi la kongresan kurieron, ĉar neĉeestinte ilin ni kompreneble ne povas pri ili raporti. Fakte mi legas pri la okazintaĵoj la raportojn en Libera Folio

Katalin Kovats, via redaktoro
 

Raporto pri la 28a kaj 29a KER-sesioj Al la listo Esperanto en Universitato de Braziljo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.