Novaĵoj

Raporto pri la 28a kaj 29a KER-sesioj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-04 18:36:48

En la lastaj du semajnoj okazis du sesioj de la KER-ekzamenoj.
La 28an sesion gastigis la aranĝo Somera Esperanto-Studado en la Slovakia Nitra. Gvidis ĝin Marta Kovacs kunlabore kun Petra Smideliusz.
Je tiu okazo entute 17 personoj trapasis la ekzamenon je nivelo B1 (5), B2 (4) kaj C1 (8). La kandidatoj venis el 12 landoj: 4 francoj, po du katalunoj kaj poloj kaj po unu italo, hispano, slovako, litovo, hungaro, ruso, ĉeĥo, brito kaj germano.

La alia sesio, nome la 29a okazis dum UK en Hanojo, kie ekzameniĝis entute 37personoj je niveloj B1 (9), B2 (13) kaj C1 (15). La kandidatoj venis el 18 landoj: 9 vjetnamoj, po 3 ĉinoj, brazilanoj, indonezianoj kaj francoj. Po du kandidatoj venis el Meksiko kaj Kongo. La landoj kiel Koreio, Malajzio, Japanio, Singapuro, Pollando, Italio, Tajvano, Burundo, Niĝerio, Germanio kaj Finnlando donis po unu kandidaton.
Dum la sesio laboris entute 9 rajtigitaj ekzamenantoj (el 9 diversaj landoj).

Tiu ĉi estis la unua fojo, kiam trapasis ekzamenon afrikanoj, kaj tuj el tri landoj sume 4 samideanoj. Novaj landoj kiel Singapuro, Tajvano, Kongo, Niĝerio, Burundo kaj Indonezio aperis sur nia ekzamena mondmapo.
La belan kvanton de kandidatoj ne eblintus atingi sen la malavara helpo de subtenantoj, kiuj reagis al la alvoko de www.edukado.net kaj komplete aŭ parte financis la ekzameniĝon de 24 kandidatoj, ĉefe el Vjetnamio, sed ankaŭ el Afriko, Indonezio, Malajzio, Ĉinio, kaj Singapuro.
En la nomo de la kandidatoj ni kore dankas pro la helpo al Synnöve Mynttinen, Esperanto-France, Humphrey Tonkin, Renée Triolle, asocio  Espéranto-Vendée, Andrea Bertrand, Liliane Alazraki, Rob Moerbeek kaj Mireille Grosjean.

Post la 29 sesioj de la ekzamenoj ni nun havas 977 trapasintojn el 59 landoj. Bv. vidi la statistikon.

En ambaŭ ekzamenlokoj okazis solena disdono de la atestiloj, “perlaboritaj” dum la Tutmonda ekzamensesio en junio.
Deko da kandidatoj povis mem transpreni sian atestilon, dum al aliaj reprezentantoj el Meksiko, Japanio, Malajzio kaj Koreio Katalin Kovats kaj Renato Corsetti enmanigis pakaĵojn de atestiloj cele al la disdono en la ekzamenlokoj.
Dum SES ricevis siajn atestilojn la reprezentanto de Clermont-Ferrand el Francio.

La sekva ekzamensesio, okazigota en Sicilio dum la Itala Kongreso estos nia 30a sesio, kaj eblos ke la jubileon ni povos festi per jubilea kvanto de trapasantoj, ĉar estas ŝanco je tio, ke ĝuste tie ni ekhavos la 1000-an kandidaton.
Dankon al ĉiu pro la financa kaj labora subteno kaj gratulojn al la kuraĝuloj.

Raportis Katalin Kovats, estro de la ekzamenkomisiono de UEA

Raporto pri la 30a KER-sesio okazinta en Sicilio Al la listo Dua parto de la kongresa semajno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.