Novaĵoj

Eŭropa Unio subtenis intensan metodikan seminarion pri Esperanto-instruado

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-28 14:07:59

 


 
Inter la 16a kaj 24a de aŭgusto okazis metodika seminario dum la Itala Kongreso, en Mazara del Vallo, Sicilio. La seminarion, gvidatan de Katalin Kovats, partoprenis 8 personoj, el kiuj 4 junuloj estis subvenciataj de Eŭropa Unio, kadre de Grundtvig-projekto. 
Krom Axel Rousseaux, Sebastan Montagne el Francio, la dana Jonas Dalmose kaj la ĉeĥa Miroslav Hruŝka (stipendiitoj), aliĝis al la kurso proprakoste Caroline Landais kaj Monique Arnaud el Francio, Hazel Green el Aŭtralio kaj por kelkaj tagoj ankaŭ Giovanna Licciardello el Italio. 
Ni komencis la laboron jam du tagoj pli frue ol komenciĝis la kongreso, pensante ke tiam ni plentempe laboros de mateno (9a horo) ĝis la 20a vespere kaj tiel ni plenumos almenaŭ la duonon de la programo, lasante tempon kaj eblojn partopreni aliajn,  eksterseminariajn programojn de la kongreso. 
Nu, tiu plano nur parte realiĝis, ĉar la plentagan laboron ni daŭrigis ankaŭ post la komenco de la kongreso. Pro la entuziasmo kaj interesiĝo de la partoprenantoj anstataŭ la 40-hora programo ni plenlaboris 63 horojn.
Malgraŭ la ŝvitiga varmego ni sukcesis trakti multajn gravaĵojn, inter aliaj temojn kiel historio kaj praktikaj prezentoj de lingvoinstruaj metodoj, psikologiaj faktoroj de instruado, efika prezentado, pretigo kaj prezento de varb- kaj informprogramoj, analizo de Esperanto-lerniloj kaj retaj programoj, instruado kaj pritraktado de gramatikajeroj; pretigo de kursplanoj, konstru de programoj, motivigo de la kursanoj, utiligo de la paĝaro edukado.net, KER-sistemo teorie kaj praktike, taksadsistemoj, memanalizo, kreado de ekzamenpartoj, provekzamenado kaj observado de KER-ekzameniĝoj. Ni havis okazon kelkajn ekzercojn ankaŭ en la praktiko elprovi, kaj gastigis la muzikduopon Kajto por priparolado de bonaj kantoj por la lingvoinstruado. Kiel aldonajn programojn al la seminario ni kune partoprenis prelegon de Aleksandro Melnikov pri Esperanto-kulturo, ĉeestis praktikan seminarion de Kimie Markarian pri uzo de sorobano kaj observis po du lingvofestivalajn prezentojn (hungara, nederlanda, pola kaj germana), kiujn poste ni analizis el metodika vidpunkto. 
 

Por malstreĉiĝo la kursanoj tage plurfoje ricevis po 20-25 minutojn por plonĝi en la surkortan basenon kaj refreŝiĝi por la plua laboro. Ĉiuvespere okazis kulturprogramoj, koncertoj en la mezo de la urbo, kie dufoje kontribuis ankaŭ nia kursano Jonas Dalmose. 

Fine de la semestro ni taksis la kurson kaj kolektis kelkajn plibonigendajn punktojn por estonta simila trejnado, je kiu verŝajne montriĝos okazo aŭ sekvontjare dum la itala kongreso aŭ en alia loko. 

Post la kurso la partoprenintoj planas daŭrigi sian laboron, uzante komunan datumbazon por interŝanĝoj, pliaj komunaj projektoj kaj materialoj. Inter ili tri personoj jam delonge studas ene de la Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net (RITE) kaj la nun akiritaj spertoj helpos ilin en la plua reta studado. 

Fakte jam tuj montriĝis urĝa bezono je Esperanto-instruistoj en la gastiganta urbo, do, ni povintus resti tie ĉiuj kaj apliki la lernitaĵojn. Tamen ni ne povis tion fari, do, se iu el la legantoj interesiĝas pri kelkmonata instruado de Esperanto en Sicilio, bv. tuj kontakti nian redakcion. 

Raportis: Katalin Kovats, gvidinto de la seminario

Jam videblas kelkaj fotoj pri nia laboro en la FOTOALBUMO kaj aŭskulteblas intervjuo de Barbara Pietrak en Pola Retradio en Esperanto.

 

 



 

Kiun libron ni elektu? Al la listo Raporto pri la 30a KER-sesio okazinta en Sicilio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.