Novaĵoj

Produktiĝis jam pli ol 10 mil ekzempleroj de Poŝamiko

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-10-09 08:25:38

En oktobro 2012 eliris el la presejo al 7a eldono de Poŝamiko. La furora libreto nun produktiĝis en 2500 ekzempleroj, kaj tiel la suma eldonkvanto de ĉiuj eldonoj superis 10 mil. La libro plurfoje staris je la unua loko de la UEA-vendolisto, kvankam UEA estas ne la nura distribuanto. 

La eldonaĵo ne estas laŭŝtupa lernilo, do, ne taŭgas kiel nura libro por kurso de komencantoj, sed oni uzas ĝin en kursoj kiel resumilon kaj aldonan materialon, dum modellecionoj, mallongaj prezentoj pri Esperanto ĝi bone servas kiel ripetilo aŭ varbmaterialo.

La 7a eldono enhavas signifajn ŝanĝojn. Korektiĝis kelkaj etaj eraroj kaj estis enkondukita nova paĝo. La paĝo 11 kun la koloraj balonoj iris al la 9a paĝo, kaj sur la 11a paĝo nun troviĝas la temo helpverboj. (Vidu ĝin apude.) Alia ŝanĝo estas, ke ĉe la sezonoj ni denove enmetis la du serion de sezonoj, laŭ la tergloba hemisfero. Tiun paĝon ni jam uzis en iu frua eldonaĵo, sed simple ĝi perdiĝis ie en la presejo kaj neniam plu ripetiĝis. Nun ni rekreis ĝin kaj enmetis.

Ni atentigas, ke kvankam la prezo de la libreto ĉe E-duKati estas 5 eŭroj, tiuj, kiuj mendas la libron en pli ol 20 ekzempleroj aŭ bezonas ĝin por kursoj kaj klasoj, kiuj estas registritaj en nia KURSEJO, povas ricevi la eldonaĵojn kun rabato. 

Kun aparta ĝojo ni raportas pri tio ke tri grandaj pakaĵoj, sume kun 850 libretoj ekvojaĝos en la nunaj tagoj el Hungario al Meksiko kaj Sicilio (Mazara dell Valo) kiel subtenaĵoj de Synnöve Mynttinen (Finnlando) kaj E-duKati por la tieaj Esperanto-agadoj kaj kursoj. Similan aranĝon ankaŭ vi povas peti, se vi intencas subteni kursojn, lernejajn klasojn. Bv. kontakti nian redaktejon.  

Pliajn detalojn vi povas legi en la paĝo de Poŝamiko.

Zamenhof disdonis la KER-atestilojn ankaŭ en Bonaero Al la listo Trilanda konferenco de instruistoj en la ĉeĥa Břeclav

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.