Novaĵoj

KER-sesio en MOSKVO

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-09 22:05:56

Antaŭ kelkaj horoj, la 9an de decembro 2012  finiĝis en Moskvo la 31a KER-sesio. 

Rezulte de la sukcesa moskva sesio de la Tutmonda Skriba Ekzamentago, kun subteno de UEA estis lanĉita en Moskvo aparta sesio, dum kiu povis trapasi la parolan parton la kandidatoj de junio 2012.  Al ili aldoniĝis novaj ekzameniĝantoj, kaj tiel Katalin Kovats kaj Renato Corsetti havis la okazon ekzameni 25 kandidatojn, je niveloj B1 (4), B2 (5) kaj C1 (16).  

La sesion, kiel ankaŭ la tutmondan ekzamentagon, organizis Svetlana Smetanina. Estis aparte bone sperti, ke tiom da junaj talentoj, lernintaj de 3-6-12 monatoj flue kaj bonege parolis la lingvon. Ne nur por ili, sed ankaŭ por la aliaj kandidatoj estis tre favora okazo trapasi la parolan ekzamenon, ĉar la plimulto el ili, pro vizproblemoj, tute ne aŭ malfacile povus vojaĝi eksterlanden. 

La ekzamenantoj trovis en Moskvo fortan Esperanto-grupon, kiuj malgraŭ manko de klubloko, diligente agadas, lernas kaj altnivele uzas nian lingvon. 

La ekzamensesio, ankaŭ tial eniras la historion de la KER-ekzamenoj, ĉar ĝuste tie ni ekhavis la 1000-an ekzameniĝinton. La detala statistiko estos preta nur fine de la jaro, sed jam nun scieblas, ke ekde 2009 estas registritaj 1011 ekzamenokazoj. 

La moskvanoj kun entuziasmo pretiĝas al la sekva tutmonda ekzamentago, al kio instigis ilin la mallonga dumekzamena informprelego de Katalin Kovats, kiu klarigis la strukturon kaj gravecon de la KER-sistemo kaj respondis al la demandoj de la kandidatoj. 

Renato Corsetti lundon vespere prelegos antaŭ la moskvaj esperantistoj. 

Raportis Katalin Kovats el Moskvo. 

(Sur la dua foto videblas la kandidatoj de la C1-nivelo.)

Novaj premiitoj de la jaro 2012 en la Panteono Al la listo Vigla Esperanto-vivo en Mazara del Vallo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.