Novaĵoj

La trudmesaĝisto estas forigita

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-18 11:14:06

Saluton, 

Mi kun malĝojo informas vin ke hodiaŭ okazis misuzo de nia retejo. Antaŭ 4 tagoj aliĝis persono al nia komunumo kaj post la paso de la 3-taga mesaĝblokado ŝi hodiaŭ komencis dissendi trudleterojn al niaj viraj membroj. Tion ŝi jam faris ankaŭ en alia retlisto. 

Ŝi ne povis akiri la adresojn de niaj membroj, sed povis sendi unuopajn mesaĝojn al ili pere de la interna mesaĝilo. 

Post la unuaj avertoj de niaj membroj mi tuj forĵetis la trudinton, tial multaj el vi, kiuj volas vidi ŝian profilon, ne plu trovas ĝin.

Teorie la persono povas reveni, realiĝi kaj post tri tagoj ekagi simile. Mi en la sekvaj tagoj atentos kaj kontrolos la aliĝintojn por eviti ĝenojn al vi.

Mi petas ĉiujn, kiuj ricevis la nunajn trudleterojn, ke ili ne respondu al Heidrun Witte (eĉ bloku la adreson de heidrun_044witte@yahoo.com).

Okaze de similaj agoj, suspektindaj mesaĝoj, bv. tuj raporti pri ili kaj eventuale sendi al la redaktejo kopion de la mesaĝo.

Unu pozitiva afero tamen okazis pro ŝia mesaĝado. Multaj el niaj membroj vizitis la paĝaron, ensalutis, kontaktis la redaktejon. 

Estus bone, se tio okazus pro profesiaj aŭ lernaj kialoj, ĉu ne?

Senspamistan pluan semajnon deziras al vi, Katalin 

Speciala intensa Esperanto-kurso en Vjetnamio Al la listo IPR-numeroj elŝuteblas en GAZETEJO.ORG

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.