Novaĵoj

Ĉu vi organizos tutmondan ekzamentagon?

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-29 13:35:36

 

Post la granda sukceso de la I-a Tutmonda Ekzamentago (9a de junio 201) la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2013. 

La dato de la 2-a sesio estas la 8a de junio 2013.

Ni denove petas la kursgvidantojn kaj klubestrojn konsideri la eblon kaj se ili deziras aliĝi al la tutmonda ekzamentago, kontaktu la ekzamenkomisionon. 

En la unua semjano de februaro komenciĝos la preparoj kaj por tio ni devas scii kiuj kunlaboros. 

Por anonci la simplan deziron kaj indiki ke vi vi pretas okazigi sesion bv. lasi mesaĝon en la speciala parto de la FORUMO aŭ skribu al

ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net. 

Vidu la detalajn klarigojn kaj priskribon ĉe nia pli frua anonco. 

Katalin Kovats, nome de la ekzamena komisiono de UEA

Edukado.net en Antverpeno Al la listo Aliĝu ĝis la 31a de januaro al la ILEI-konferenco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.