Novaĵoj

HURA - denove funkcias la paĝaro - eblas ludi

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-13 20:59:41

Post malfacila posttagmezo, kiam ni ĉiuj riskumi volis, unu el la durdiskoj de E@I plene kraŝis. 

La programistoj dum longaj horoj provis ripari la eraron kaj savi kio saveblis. 
Espereble ĉe edukado.net okazis neniu damaĝo kaj la samon mi deziras al la aliaj retejoj, kiuj hejmas sur tiu disko.

Do, konsoliĝu. Dum vi pensis ke vi nur ludi ne povas, la redaktoro havis eĉ pli pesimismajn pensojn.
Sekve ni nun kunĝoju ke ni rehavis la retejon.
Dankon al la programistoj, precipe al Jevgenij Gaus. 

Kaj nun, ek al la ludo.... estas ankoraŭ kelkaj horoj ĝis la 2a nokte..... kiam finiĝos la unua ludtago.
Espereble la retejo fikse restos en funkcio. 

Federico Gobbo gvidos la katedron de Amsterdamo Al la listo Intervjuo kun Mireille Grosjean - ĉu estonta prezidantino de ILEI?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.