Novaĵoj

Mejloŝtono en la RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-31 23:06:24

Venis tre grava tago por la RISKO-ludantoj. 

Kiel oni jam el la forumaj diskutoj kaj disputoj povas scii, ekde la 1a de februaro ni adiaŭas kelkajn ludantojn de RISKO. La ĉefa kialo de tiu paŭzigo estas, ke pro la fakto, ke en la ludo estas nur ĉ. 1400 demandoj, multaj ludantoj jam de pluraj monatoj rericevas jam konatajn kaj antaŭe bone responditajn demandojn. Tiel ilia ŝanco je venko estas tute ne egala al la ŝancoj de tiuj, kiuj devas respondi neniam viditajn demandojn. Ni ne povas kaj ne planas enretigi plurmil demandojn, do, la plej honesta solvo ŝajnas esti ripozigi la plej ofte ludantojn por unu jaro, dum kiu kreiĝos novaj demandoj kaj ŝanĝiĝos la cirkonstancoj. 

Ekde nun komence de ĉiu monato ni blokas tiujn, kiuj jam ludis 1000 tagojn. 

Niaj unuaj kvar viktimoj, kiujn ni adiaŭas nun estas:

  • nicolee (AU) 1024 ludtagoj, 10 monataj venkoj
  • vmel (RU) 1022 ludtagoj - 13 monataj venkoj
  • Barbulo (HU) 1013 ludtagoj - sen monata venko
  • euxgeno (BY) 1000 ludtagoj - 3 monataj venkoj 

 Ni kore gratulas kaj dankas ilin pro la sindediĉa kaj diligenta partopreno. Ni esperas, ke ili revenos al la ludo la 1an de februaro 2017. 

Momente ankoraŭ ne pretas la programo por ke tiuj blokadoj povu fariĝi aŭtomataj, tial la paŭzantaj ludantoj tute ne povas eniri la paĝojn de la ludo, do, ankaŭ ne sekvi la konkuradon de la aliaj. Post la programista interveno ni nur la ludpaĝon blokos al ili, kaj la aliaj paĝoj de RISKO daŭre estos videblaj. Pri tio ni informos la koncernulojn. 

Ni esperas, ke la nova regulo, kvankam iom malĝojiga, donas al pli da personoj pli grandan ludemon kaj ŝancojn por sukceso. 

Fine, sed ne lastkaze, ni anoncu, ke la januaran ludon venkis Nicole Else el Aŭstralio, kaj ŝia donaco transiras al Edmond Plutniak el Francio. Ni atendas lian elekton pri la premio. Cetere tiu ĉi monato estis rekorda el multaj vidpunktoj. Ludis entute 165 ludantoj, ili forkonsumis rekordan nombron de demandoj (6950) kaj ankaŭ la ludoj estis preskaŭ tiom da kiom en la plej sukcesa unua monato. Vidu la statistikan paĝon 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto,
Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Gajnintoj en la tombolo Al la listo La lerniloj de Stano Marček kun triona rabato

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.