Novaĵoj

Raporto el Poznan (septembro 2016)

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-09-29 22:12:17

La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23.09.2016) estis jam la 5a por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn en kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. 17 persistaj partoprenantoj (5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 1 el Svedio, Serbio, Ĉeĥio, Rusio, Kroatio kaj Belgio) atingis la trian jaron de siaj studoj, kiam okazas specialiĝoj. Ĉi-foje – pro la granda nombro de studentoj – povis okazi eĉ 4 specialiĝoj: pri esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado. 

La kvara, la specialiĝo pri instruado de Esperanto donis eblecon alorganizi grandan aldonan grupon da instruista trejnado: 18 personoj el 12 landoj decidis perfektiĝi pri instruado de Esperanto, krom la 3 el la interlingvistikaj gestudentoj. La programon gvidis d-ino Katalin Kováts kun granda kompetento kaj elano, kontribuis Zsófia Kóródy kaj prof. Ilona Koutny, pri movadhistorio d-ro Ulrich Lins. La partoprenantoj ekkonis interalie diversajn instrumetodojn, instruilojn kaj internaciajn kunlaboreblojn, spertiĝis pri la pretigo de fonetikaj, gramatikaj, leksikaj kaj komunikaj ekzercoj... Salutis en la nomo de UEA kaj gastprelegis pri la taskoj de la Jaro de lernanto Stefan MacGill, vizprezidanto de UEA.
István Ertl prezentis la nuntempan Esperanto-literaturon por ĉiuj partoprenantoj kaj prof. Probal Dasgupta la azian kontribuon al literaturo. István Ertl kaj Tomasz Chmielik enkondukis la partoprenantojn de la literatura specialiĝo en la sekretojn de beletra tradukado, Probal Dasgupta analizis kun ili verkojn de aziaj aŭtoroj. Li gvidis kurson ankaŭ por tiuj kiuj elektis la lingvistikan specialiĝon, krome li prelegis anglalingve por kolegoj el la Novfilologia Fakultato. Prof. Zbigniew Galor traktis sociologiajn aspektojn de komunikado, interalie ankaŭ esplormetodologion kaj Ilona Koutny la lingvajn aspektojn. Kontribuis al la programo Barbara Pietrzak per esperanta radiofonio kaj Roman Dobrzyński pri spertoj en filmfarado kaj ĝia aplikado en instruado.
La sesio pasis en tre bona kaj internacia etoso (spektu la filmraportojn de Katalin Kováts). La komuna vespero ebligis artan prezenton de la partoprenantoj (ekz. Suso Moinhos prezentis sian novan poemaron, Anna Bartek kantis). La semajnon fermis la kultura festivalo Arkones (23-25.09: http://arkones.org, kie la gestudentoj prezentis sin) kun multaj interesaj programeroj, parte kompletigante la temojn de la studoj. Okazis memorkunsido dediĉita al du elstaraj esperantistoj mortintaj en tiu ĉi jaro: Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke, kiuj kontribuis al la Interlingvistikaj Studoj (http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/stabo.html).
Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Redaktora aldono: la grandnombran partoprenon de interlingvistikaj studentoj multe helpis la malavara subvenciado de ESF kaj ĝia kampanjo AMU Poznanon, la monkolekta kampanjo de edukado.net kaj kvin partoprenantojn de la unujara instruista trejnado mone subvenciis ILEI. 

Dankon al ĉiuj subtenantoj. 

Bonvolu vidi la raportfilmojn pri la sesioj:

 

 

 

1a tago                      2a tago                    3a tago                     4a tago                     5a tago                      6a tago

Denove Brilanto venkis en RISKO Al la listo Rekordnombraj studentoj en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.