Novaĵoj

Grava mesaĝo pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-26 20:34:57



Jam de monatoj daŭras traktadoj inter edukado.net kaj UEA pri la estontaj aranĝoj kaj kontrakto rilate la KER-ekzamenojn.
Pro tio ne estis anoncitaj novaj sesioj, ne estas preparitaj ekzamenoj por 2017.
Ni konscias, ke vi atendis la eblajn datojn jam en septembro aŭ oktobro kaj eblas, ke nun estas malfrue enketi. Ni tamen ŝatus scii, kiuj estas kiuj pretus en 2017 okazigi ĉe si KER-ekzamenojn.

Klaku ĉi tien por legi la kondiĉojn por organizi sesion.

La nun planitaj datoj estas;

  • 21 de aprilo
  • 10a de junio (tutmonda sesio) aŭ 17a de junio
  • 2a de julio
  • 28a de julio (UK)
  • 22a de septembro 

Bv. reagi urĝe en la FORUMO. Depende de la reago kaj interesoj estos deciditaj la okazigo de sesioj en 2017. 

Katalin Kovats, redaktoro

Poznan funebras: Forpasis Zbigniew Galor Al la listo Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge denove ĉe NASK

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.